Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pinton de l’ masto kaj alligis sin al ĝi per la restaĵoj de l’ flago, sed la akvo ĉiam pli leviĝis, senkompate, ĝi jam atingis lian zonon… leviĝis al la brusto…kraĉis sur lian vizaĝon… rampis al la brakoj… lekis lian kolon… kaj komencis tuŝeti la buŝon per glacia maldolĉa kiso… sur la okulojn ĝi metis verdajn, malvarmajn naĝilojn… kaj murmuretis al li ian kanton… kvietigantan, kanton de forgeso…

Per lasta superhoma ekpeno, li leviĝis iomete, elŝiriĝis ankoraŭ por momento el la ĉirkaŭpreno de l’ morto kaj turnis la vizaĝon orienten, tien, de kie fluis rozkolora mateno, kie la suno leviĝis jam super la bruegantaj ondoj.

Li ekrigardis kun entuziasmo tiun flamantan plejsanktan vizaĝon kiel la dian kompatoplenan vidaĵon kaj liaj okuloj ekfrapetis kiel birdoj, ekpafis per fulmoj de feliĉo kaj dankemo kaj forflugis per senmorta flugo en la senfinon…

La altiĝintaj ondoj kaptis lin en siajn mallumajn ĉirkaŭprenojn kaj forportis sur la verdaj dorsoj al la suno, al la malproksima patrujo.