Saltu al enhavo

Paĝo:Ricci - La Uranogedio, 1931.pdf/560

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Tio estas la fundamenta argumento de tia-ĉi Epopeo, kiu enhavas tri kantarojn, kune naŭdek Kantojn aŭ Dramojn sur la mem argumento de la rilatoj de l’Kreinto kun la Kreitoj: ĉia kanto estas kiel pentraĵo de ago supernatura, aŭ teologika, aŭ historia, aŭ metafora, laŭ ĉia argumento.

La Dogmo Kristana estas fundamento de l’Epopeo: la triumfo lasta de Dio, la Triumfo lasta de l’Virto sur la Malvirto, de la Boneco de Dio sur la malico kreita, de l’Dogmo sur la Prudento homa, de l’Vero sur la Mensogo, de l’Eklezio sur la Mondo, de l’Eterneco sur Tempo: kiu ne estas Katoliko ne povas legi ĉi-tian libron; ĉar ne povas blindulo vidi sunon de la vereco eterna.