Saltu al enhavo

Paĝo:Ricci - La Uranogedio, 1931.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

22.Kiu nun povus pensi pri grandega
Gloro de la Reĝlando de la Lumo
Laŭdinte Dion en l’unua Amo?…
23.Tamen, ve min! Ĉar ankaŭ en l’armeo
De Dio la Malkonsento sian flamon
Ekportis bruligantan l’Imperion!
24.Inter la Reĝoj, Deslaban’ unua
Nutris en sia kor’ fieran penson:
Volus el Dio sendependa esti!
25.Kial tia ribelo? Ĉar l’Eterno
Sur nuboj lokis grandan unu Krucon
Tre mistere brilintan super ili.
26.Kaj, tiel tondro la Tutmondon skuas,
Kiel la dia voĉo fulmofrapa
La tutan loĝantaron tuj tremigis:
27.«Kreitoj miaj, diris Dio, aŭskultu:
«Malluma Kruco min kaŝonta devos
«De fideleco via esti la signo.
28.«Ĉi-tia Signo devu eterne, al Mi
«Kreinto via, resti via gloro:
«Tiu rifuzas, kiu malinda estos…»