Saltu al enhavo

Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Jes. Estas bone prunti ĝin al li. Forportu ĝin vi. En tiu angulo ĝi estas.

Kiam ŝi eliris, mi provis, vane, malkovri en la okuloj de Alicia ian komplicecon. Ŝi estis lacigita, kaj ŝi volis frue foriri lor ripozi.

—Ĉu vi ne deziras vidi la supreniron de la luno?, proponis Sebastiana.

—Ne, mi diris. Mi vokos ŝin kiam estos la tempo.

Kaj kun kaŝo mi prenis la botelon sub la lankovrilo[1]. Serene, sen ke en mia vizaĝo estu perfidata la tragedia celo, mi avertis la junulinon Griselda apenaŭ ŝi revenis:

—Sebastiana povas resti ĉi tie, en la salono. Mi pendigos mian hamakon en la koridoro de la kan-tegmentaĵo. Mi bezonas freŝan aeron.

—Tio ja estas bone pensita. Kun ĉi tiuj varmoj oni ne povas dormi, rimarkis la mulatino.

—Se vi volas, proponis la mastrino, lasu la pordon tute malferma.

Aŭdinte tion, mi sentis malican kontenton. Mi diris la bonan nokton akcentante ĉi tiujn frazojn:

-Miguel promesis al mi kanti baladon[2]. Mi ne malfruos por kuŝiĝi.

Post mallonga tempo ili estingis la lumon.

Mia unua zorgo estis rigardi ĉu en la korto estis la hundoj. Mi vokis ilin per malalta voĉo, mi iris ĉien kun eksterordinara singardemo. Nenio! Feliĉe ili foriris kun la vojaĝantoj.

Mi alvenis al la kan-tegmentaĵo, orientita de la tabako kiun fumis la viro.

—Miguelito, ĉu vi volas trinkaĵon?

Li redonis la botelon al mi kraĉante:

—Kiel amara estas tiu rumo.

—Diru al mi: kun kiu Barrera havas rendevuon?

—Mi ne scias bone kun kiu.

—Ĉu kun ambaŭ?

—Tiel devas esti.

La koro komencis bati mian bruston, kiel tamburego. En mia gorĝo, seka, la voĉo sufokiĝis.

—Ĉu Barrera estas malavara sinjoro?

—Li estas pikema. Li diras, ke li donas kiom da varoj la petanto deziras, li igas lin subskribi en libro kaj donas al li ian ajn paper-peceton dirante: “La restaĵon mi havas por vi en Viĉado[3].” Mi perdis al li la fidon.

—Kaj kiom da mono li donis al vi?

—Kvin pesojn, sed li prenis de mi kvitancon por dek. Li promesis al mi novan vestaĵaron, kaj li donis al mi nenion. Tiel estas kun ĉiuj. Li jam sendis iujn al San Pedro de Arimena, por ke ili preparu barĝon en Muco[4]. La bieno restis preskaŭ sola. Eĉ Jezuo jam foriris, sed pasante tra Orocué kun informo de la maljunulo Zubieta.

  1. Ruana
  2. Corrido
  3. Viĉado
  4. Muko