—Sufiĉas, sufiĉas! Prenu la gitaron[1] kaj ekkantu.
—Ankoraŭ estas frue.
Ni atendis preskaŭ unu horon. La ideo, ke Alicia estus malfidela al mi, plenigis min per subitaj koleroj, kaj por ne eksplodi en plorojn mi mordis miajn manojn.
—Ĉu vi pensas mortigi la viron?
—Ne, ne! Mi nur volas scii por kio li venas.
—Kaj se li venas por renkontiĝi kun via edzineto?
—Ankaŭ ne.
—Sed tio estus malbela por vi.
—Ĉu vi kredas, ke mi devas mortigi lin?
—Tiuj estas viaj aferoj. Vi ja devas zorgi pri mi. Gvat-atendu lin ĉe la brut-barilo, ĉar mi ekkantados.
Mi obeis lin. Post nelonge, li diris al mi:
—Ne ebriiĝu. Atentu la pafcelon.
Super la bananaro poste la luno etendis nedecideman reflektadon, kiu vastiĝis ĝis ĝi ĉirkaŭvolvis la tutan senfinecon. La gitaro*** altigis sian melankolian skrapadon en la preludo de la melodio:
Kompatinda kolombinet',
kiun la nizo do forrabis;
ĉi tie esta la sanget'
en l' vojo de l' forport'.
Kun la animo metita en la okulojn, mi etendis la ĉaspafilon al la kanalo, al la kortoj, al ĉiuj flankoj. La meleagro, de sur la firsto de la kuirejo, vundis la nokton per malagordigitaj krioj. Ekstere, en iu vojeto de la kareksejo, hurlis la hundoj.
ĉi tie esta la sanget'
en l' vojo de l' forport'.
La virinoj ekbruligis lumon en la ĉambro. La maljunulino Tiana, kiel animo en sufero, montriĝis ĉe la sojlo:
—Saluton, Miguel: La junulino Griselda petas, ke vi lasu ŝin dormi.
La kantisto silentis kaj poste iris por serĉi min.
—Mi forgesis diri al vi, ke mi devis forporti al li la pirogon. Mi foriras. Kiam ni revenos, pafu al kiu estu antaŭ vi. Se vi trafos lin, mi ĵetos lin al la kajmanoj kaj la kalkuloj estas finitaj!
Mi vidis lin foriri en la boato, sur la malhela akvo, kie la arboj etendis siajn senmovajn ombrojn. Li eniris poste en la malluman zonon de la marĉo, kaj mi nur perceptis la brileton de la padelo, brilanta kiel larĝa kurbosabro.
Mi atendis ĝis la matenkrepusko. Neniu revenis.
Dio scias kio estus okazinta!
- ↑ requinto