Saltu al enhavo

Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam la tago ekleviĝis, mi selis la ĉevalon de Miguel kaj metis la ĉaspafilon en la mansardon. La junulino Griselda, kiu iris kun sitelo ŝprucigante la plantojn, observis min maltrankvile.

—Kion vi faras?

—Mi atendas Barrera-n, kiu vekiĝis ĉi tie.

—Troigemulo! Troigemulo!

—Aŭskultu, junulino Griselda: Kiom ni ŝuldas al vi?

—Kristano! Kion vi diras al mi?

—Kion vi aŭdas. Via domo ne estas por honestaj homoj. Kaj ankaŭ ne konvenas al vi kuŝiĝi en la herbejo havante vian tabulliton.

—Metu bridon al via lango! Vi estas ebria.

—Sed ne kun la alkoholaĵo, kiun Barrera alportis al vi.

—Ĉu eble ĝi estis por mi?

—Ĉu vi volas diri, ke ĝi estis por Alicia?

—Vi ne povas devigi ŝin, ke ŝi amu vin aŭ ke ŝi sekvu vin, ĉar la amo estas kiel la vento: ĝi blovas al iu ajn flanko.

Aŭdinte tion, kun aroganta rapidemo, mi trinkis la botelon kaj mallevis la armilon. La junulino Griselda elkuris. Mi puŝis la pordon. Alicia, duonvestita, sidis sur la tabul-lito.

—Ĉu vi komprenas kio okazas pro vi? Vestiĝu! Ni foriru! Rapide! Rapide!

—Arturo, pro Dio!…

—Mi iras mortigi Barrera-n antaŭ via ĉeesto!

—Kiel vi faros tiun krimon!

—Ne ploru! Ĉu vi jam kompatas la mortonton?

—Mia Dio: Helpon!…

—Mortigi lin! Mortigi lin! Kaj poste vin, kaj min kaj ĉiujn! Mi ne estas freneza! Kaj ankaŭ ne diru, ke mi estas ebria! Freneza? Ne! Vi mensogas! Freneza, ne! Forprenu de mi tiun ardon, kiu bruligas mian cerbon! Kie vi estas? Tentu min! Kie vi estas?

Sebastiana kaj la junulino Griselda klopodis teni min.

—Trankviliĝu, trankviliĝu, pro tio kin vi plej amaĉs! Mi estas. Ĉu vi ne konas min?

Ili ĵetis min en hamakon, kaj provis kudri ĝin ekstere; sed per brutala piedbato mi disŝiris la ŝnurojn, kaj, kaptante la junulinon Griselda je la har-nodoj, mi trenis ŝin ĝis la korto.

—”Perantino! perantino!” Kaj per pugnobato al la vizaĝo, mi banis ŝin en sango.

Poste, en la freneza deliro, mi ekridis. Distris min la zumado de la domo, kiu rondiris en rapida cirklo, refreŝigante al mi la kapon. “Tiel, tiel! Ke ĝi ne haltu ĉar mi estas freneza!” Konvinkita, ke mi estas aglo, mi svingis la brakojn kaj mi sentis min ŝvebi en la vento, super la palmoj kaj super la ebenaĵoj. Mi volis malsupreniri por levi