Saltu al enhavo

Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en miaj ungegoj Alicia-n, kaj porti ŝin sur nubon, malproksimen de Barrera kaj de la malboneco. Kaj mi supreniris tiom alte, ke kontraŭ la ĉielo mi sin frakasis, kaj la suno bruligis al mi la hararon kaj mi spiris ĝian brilegon.

Kiam la konvulsio fariĝis krizo, mi provis piediri, sed mi sentis la grundon kuri sub miaj piedoj, en la mala direkto. Apogante min al la muro, mi eniris la malplenan salonon. Ĉiuj estis forkurintaj! Mi havis soifon, kaj denove mi eltrinkis la botelon. Mi prenis la armilon, kaj por malvarmigi miajn vangojn mi premis ilin kontraŭ la pafil-tubojn. Malĝoja, ĉar Alicia forlasis min, mi ekploris. Poste mi deklamis laŭte:

—Ne gravas, ke vi lasas min sola! Por tio mi estas riĉa homo! Mi volas nenion de vi, nek de via knabo, nek de iu ajn! Espereble tiu bastardo naskiĝos al vi morta! Li ankaŭ ne estos mia filo! Foriru kun tiu, kiu plaĉas al vi! Vi estas nur ia ajn amantino.

Poste mi faris plurajn pafojn.

—Kie estas Franco, ke li ne eliras por defendi sian inon? Ĉi tie vi havas min! Mi venĝos la morton de la Kapitano! Tiun, kiu prezentiĝas, mi mortigas! Barrera-n ne, Barrera-n ne, por ke Alicia iru kun li! Mi interŝanĝas ŝin kontraŭ brando, kontraŭ nur unu botelo!

Kaj prenante tiun, kiun mi havis, mi surĉevaliĝis sur la ĉevalidon, mi ĵetis la ĉaspafilon super mian ŝultron kaj mi forveturis rapide tra la senemocia ebenaĵo, elsendante al la aero ĉi tiun raŭkan kaj diablan proklamadon:

—Barrera, Barrera! Alkoholo, Alkoholo!

***

Duonan horon poste, la homoj de la bieno vidis min pasi. De la alia flanko de la kanalo ili kriis al mi kaj faris al mi signojn. Tra la vadejo, kiun ili indikis al mi, mi instigis la ĉevalidon, kaj mi eliris al la korto, dispeli la popolon per brustaj puŝoj, inter galimatio de protestoj.

—Vidu! Kiu estras ĉi tie? Kial Barrera kaŝiĝas? Ke li eliru!

—Kaj pendigante la ĉaspafilon sur la selon, mi saltis senarmita. Ĉiuj atendis perplekse. Kelkaj ridetis rigardante unu la alian.

—Ŭa! Knabo! Kion vi volas?

Tiel diris unu falkecvizaĝa virineto, kun vizaĝo malnobligita de la ruĝigilo, kun hararo oksigenita kaj kun maldikaj brakoj, metitaj anse sur la zono de la bunta vesto.

—Mi volas ludi ĵetkubojn! Nur ludi! En ĉi tiu poŝo mi alportas la pundojn!

Kaj mi ĵetis kelkajn supren, kaj ili disĵetiĝis sur la plankon.

Tiam mi aŭdis la raŭkan voĉon de la maljunulo Zubieta, kiu ordonis el la apuda ĉambro:

—Clarita, al la sinjoro, ke li sekvu.