Saltu al enhavo

Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Kanajlo, ĉi tiuj ĵetkuboj estas falsaj!

Subite ekestis kverelo kaj la lampo ruliĝis teren. Estis krioj, minacoj, blasfemoj. La maljunulo falis de la hamako, petante helpon. Mi, en la mallumo, svingis la pugnojn dekstren kaj maldekstren, al iu ajn loko kie mi aŭdis la voĉon de viro. Iu faris pafon, la hundoj bojis, la pordo krakis pro la hasto de la forfuĝinta tumulto, kaj mi alĝustigis ĝin per puŝo, ne sciante kiu restis interne.

Barrera ekkriis en la korto:

—Tiu bandito venis por mortigi min kaj por rabi sinjoron Zubieta! Hieraŭ nokte li gvatis min! Danke al Miguel, kiu kontraŭstaris la krimon kaj sciigis al mi la insidon! Kaptu tiun mizerulon! Murdisto, murdisto!

Mi, de interne, ĵetis al li aŭdacajn insultojn, kaj Clarita, retenante min, petegis:

—Ne eliru, ne eliru ĉar ili kribros vin per kugloj!

La maljunulo ĝemetis timigite:

—Ne lasu min sola, ne lasu min sola! Atentu ne ekbruligi lumon!

Kiam ili helpis min meti la riglilon, mi sentis, ke unu el miaj pugnoj estas malseka. Mi havis ponardvundon en la maldekstra brako.

Kun ni restis enfermita unu persono, kiu metis en miajn manojn vinĉestron***. Sentante, ke li serĉas min, mi provis kapti lin, sed, flustrante, li ripetis al mi:

—Atentu pri mi! Mi estas la unukula Mauco, amiko de la tuta mondo!

La agresema homamaso ĉirkaŭis la pordon, kaj mi, ne restante en unu sola punkto, traboris la tabulojn per pafoj, lumigante la ĉambron per la fulmo de la eksplodoj. Fine la atako finiĝis. Ni restis mergitaj en la plej terura silento kaj mia kaŝatenta orelo regis la mallumon. Tra la truoj, kiujn malfermis miaj kugloj, mi observis per kaŝema pupilo. Estis luno kaj la korto estis senhoma.

Sed de tempo al tempo mi kolektis la bruon de voĉoj kaj ridegoj, kiuj venis de, kiu scias kie. La doloro de la vundo komencis venki min kaj la kapturno de la alkoholo faligis min teren. Tie mi elsangis ĝis kiam Dio volis, inter la paniko de miaj kunuloj, kiuj en iu angulo diris al si: “Ŝajnas, ke tiu viro agonias”.

—Akvo, akvo! Mi estas vundita! Mi mortas pro soifo!

***

Ĉe la tagiĝo, ili malfermis la ĉambron kaj lasis min sola. Mi vekiĝis kun svenita doloro pro la krioj, kiujn faris la mastro de la bieno, riproĉante la laboristaron pro maldiligento, ĉar ĝi ne volis savi lin de la skandalo.

—Danke al la montano, li ripetis, danke al la montano mi rakontas la rakonton! Li havis pravon, la ĵetkuboj estis falsaj kaj per ili tiu trompisto Barrera estis fraŭdinta mian monon.