—Ĉi tie mi trovis unu sub la tablo! Konvinkiĝu. Ĝi havas hidrargon interne.
—Ni ne povis alproksimiĝi pro la pafoj.
—Kaj kiu vundis Cova-n?
—Kiu scias?
—Iru kaj diru al Barrera, ke mi ne volas lin ĉi tie; ke por tio li havas siajn tendo-tegmentaĵojn, ke li restu tie. Ke se li ne scias por kio estas la vojoj; ke la montano estas ĉi tie kun la karabeno!
Clarita kaj la unukula Mauco venis al mia helpo portante kaldronon kun varma akvo. Ili malkudris la manikon de la ĉemizo por demeti ĝin sen vundi la ŝvelintan brakon, kaj poste malsekigante la randojn de la duon-gluita ŝtofo, ili malkovris la vundon, malgranda sed profunda, malfermita sur la muskolo proksima al la ŝultro. Ili lavis ĝin per brando, kaj, antaŭ ol etendi la kataplasmon, la unukula, kun rita sankteco, ekkriis: Metu fidon, ĉar mi preĝos[1] ĝin.
Mirigita mi observis tiun viraĉon, kun tera koloro, molaj vangoj kaj purpuraj lipoj. Li metis sur la teron, kun zorga sindediĉo, la bastonon sur kiu li apogis sin kaj sur ĝi lian grasitan ĉapelon kun ronĝitaj randoj, kiu havis kiel rubandon bukedon da duon-torditaj ŝnuregoj. Tra la truoj de liaj ĉifonoj videblis liaj hidropesiaj[2] karnoj, ĉefe la abdomeno, elgutinta en rulo super la piedbazo. Li turnis, palpebrumante, al la pordo la unukulan okuleton, por riproĉi la knabojn, kiuj rigardetis.
—Ĉi tio ne estas lud-afero! Se vi ne metas fidon, foriru, ĉar la virto perdiĝas!
La sentaŭguloj restis fervore kvazaŭ en templo, kaj la maljunulo Mauco, post fari en la aero kelkajn magiajn signojn, murmuris litanion, kiu nomiĝis “La preĝo de la justa juĝisto”.
Kontenta pri sia misio, li reprenis la ĉapelon kaj la bastonon, kaj diris, kliniĝante super la bova ledo, sur kiu mi estis kuŝanta:
—Ne lasu vin venki de la doloro. Mi kuracos vin baldaŭ: per alia preĝo sufiĉas.
Mi rigardis kun miro al Clarita kvazaŭ por esplori la certecon de ĉio, kio estis okazanta. Ŝi estis konvinkita kredanto, kiu montris fanatikan respekton. Por forpeli miajn dubojn, ŝi klarigis:
—Ua! Knabo, Mauco scias pri medicino. Li estas tiu, kiu mortigas la vermamasojn, preĝante ilin. Li kuracas la bestojn kaj la homojn.
—Ne nur tion, —aldonis la groteskuloV. Mi scias multajn preĝojn por ĉio. Por trovi la perditajn brutojn, por elpreni entombigaĵojn, por fariĝi nevidebla al la malamikoj. Kiam oni venis por preni min por la rekrutado de la granda milito, kaj mi transformiĝis al banan-planto. Foje ili kaptis min antaŭ ol fini la preĝon kaj ili enfermis min en ĉambron, kun duobla ŝlosilo; sed mi fariĝis formiko kaj mi foreskapis. Se ne estus pro mi, kiu scias kio estus okazinta al ni en la hieraŭa kverelo. Mi estis preta por vaporiĝi