kiam ili eniris, kaj kovri ilin ĉiujn per mia nebulo. Apenaŭ mi sciis, ke vi estas vundita, mi preĝis al vi la preĝon "sanu, ke vi sanu kaj la sangado haltis.
Malrapide mi falis en sonambulan trankvilon, en vagan deziron dormi. La voĉoj malproksimiĝis de miaj oreloj kaj la okuloj pleniĝis je ombro. Mi havis la impreson, ke mi dronas en profunda foso, al kies fundo mi neniam alvenis.
Sento de rankoro igis al mi abomeni la memoron de Alicia, la responsulo pri ĉio, kio okazis. Se ia kulpo povus korespondi al mi en la katastrofa okazinataĵo, ĝi estis tiu de ne esti severa kun ŝi, de ne esti trudinta al ŝi je ĉia kosto mian amon kaj mian aŭtoritaton. Tiel, per la misrezono de tiu rezonado, mi venenis mian animon kaj ulcerigis mian koron.
Ĉu ŝi vere estus malfidela al mi? Ĝis kioma grado igis ŝin kapturni la deloga spitito de Barrera? Ĉu estus ekzistinta tiu delogo? Je kioma horo la influo de la alia povis atingi ŝin? Ĉu la malkaŝaj vortoj de la junulino Griselda ne estus mesaĝo de ruzeco por decidi min favore al ŝi, kalumniante mian kunulinon? Eble mi estis maljusta kaj perforta; sed ŝi devis pardoni al mi kvankam mi ne petus de ŝi pardonon, ĉar mi apartenis al ŝi kun miaj kvalitoj kaj difektoj, sen ke estu eble por ŝi fari distingojn en mia persono. Krome, je mia defendo, la venĝo kondukis min al frenezo. Kiam en mia prudento mi donis al ŝi kaŭzojn por plendi? Do, kial ŝi ne venis por serĉi min?
De tempo al tempo ŝajnis al mi vidi ŝin alveni, sub ŝia ĉapelo kun langvoraj plumoj, etendante al mi la brakojn inter plorĝemoj: “Kiu senanimulo vundis vin pro mia kaŭzo? Kial vi estas kuŝanta sur la tero? Kial ili ne donas al vi liton?” Kaj superverŝante mian vizaĝon per larmoj ŝi sidiĝis ĉe mia kapflanko, donante al mi kiel kapkusenon siajn tremantajn femurojn, kombante malantaŭen miajn harojn, per amoplena kaj kortuŝita mano.
Halucinita pro la obsedo, mi apogis min sur Clarita, foriĝante kiam mi rekonis ŝin.
—Knabo, kial vi ne ripozas sur miaj genuoj? Ĉu vi volas pli da limonado por la febro? Ĉu mi ŝanĝu la bandaĝon?
Foje mi sentis la senpaciencan tusadon de Zubieta en la koridoro:
—Virino, forigu vin de tie, ĉar vi varmigas la malsanulon. Eĉ se li estus via edzo!
Clarita levis la ŝultrojn.
Kaj kial tiu virino ne forlasis min, estante rubaĵo de bordelo, restaĵo de malalta plezuro, vaganta kaj malsata lupino? Kia mistero elaĉetis ŝian animon kiam ŝi dorlotis al mi kun honta tenereco,