kiel iu ajn bona virino, kiel Alicia, kiel ĉiuj, kiuj amis min?
Iam ŝi demandis min, kiom da pundoj restis en mia poŝo. Ili estis malmultaj, kaj ŝi gardis ilin en la sino; sed en momento, kiam ili lasis nin solaj, ŝi legis al mi paperon ĉe la orelo: “Zubieta ŝuldas al vi ducent kvindek taŭrojn; Barrera, cent pundojn kaj mi gardas por vi dudek ok.”
—Clarita, vi diris al mi, ke mia gajno en la ludo estis sen trompo. Ĉio tio estas por vi, kiu estis tiel bona kun mi.
—Knabo, kion vi diras? Ne kredu, ke mi servas vin pro intereso. Mi nur volas reiri al mia lando, por peti pardonon al miaj gepatroj, por maljuniĝi kaj morti kun ili. Barrera promesis pagi al mi la vojaĝon ĝis Venezuelo, kaj, kiel rekompenso, li misuzas min sen pli da mezuro ol lia deziro. Zubieta diras, ke li volas edziĝi kun mi kaj forporti min al Ciudad Bolívar, apud miaj maljunuletoj. Mi, fidante je tiu promeso, vivis ebria preskaŭ du monatojn, ĉar li admonas min per sia neŝanĝebla normo: “Kiu estos mia edzino? Tiu, kiu akompanas min por trinki.”
“En ĉi tiuj bienoj la kolonelo Infante, venezuela gerilano, kiu prenis Caicara-n, lasis min forlasita. Tie oni hazarde ludis min, en kart-ludo, kiel simpla aĵo, kaj mi estis gajnita de iu Puentes, sed Infante forĵetis min likvidante la ludon. Poste oni venkis lin, li devis aziliĝi en Kolombio kaj li forlasis min ĉi tie. **
“Antaŭhieraŭ, kiam vi alvenis surĉevale, kun la ĉaspafilo sur la selo, puŝante la homojn, kun la ĉapo falinta sur la nuko, vi similis al mia viro. Poste mi simpatiis kun vi, ekde kiam mi sciis, ke vi estas poeto.”
- * *
Mauco eniris por preĝi super mia vundo kaj mi havis la lertecon ŝajnigi, ke mi kredas je la efikeco de liaj preĝoj. Li sidiĝis en la hamako por maĉi tabakon, ronĝante ĝin de ringo, kiu similis al sekiĝinta peco, kaj li inundis la plankon per sonantajj kraĉoj. Poste li donis al mi informojn pri Barrera:
—Li pasigas la tempon enfermite en la tendo, kun febro. Li nur demandas al mi, ĝis kiam vi restos ĉi tie. Kiu scias kial vi estos "malbona akompano" por li!
—Kial Zubieta ne revenis por okupi sian hamakon?
—Ĉar li estas atentema kaj timas alian tumulton. Li dormas en la kuirejo kaj ŝlosas sin de interne.
—Kaj ĉu Barrera ne revenis al La Maporita?
—La febro ne lasas lin stari.
Ĉi tiu aserto trankviligis mian spiriton, ĉar mi vivis ĵaluza pri Alicia kaj eĉ pri la junulino Griselda mem. Kion ili estus farantaj? Kiel ili taksus mian konduton? Kiam ili venus por mi?