La unuan tagon, kiam mi havis forton por leviĝi, mi pendigis mian brakon per tuko, kiel skarpo, kaj mi eliris al la koridoro. Clarita miksis la ludkartojn apud la hamako, kie la maljunulo dormis la sieston. La domo, pajla kaj duonkonstruita, pli malpura ol iu ajn, apenaŭ havis loĝebla la sekcion, kiun mi okupis. La kuirejo, kun muroj kovritaj de fulgo, defendis la enirejon per kotejo, formita de la akvo, kiun verŝis la kuiristinoj, malpuraj, ĉifonaj kaj ŝvitantaj. En la korto, malegala kaj kruta, sekiĝis sub la suno, sub la zumado de la muŝaroj, la ledoj de la buĉitaj brutoj, kaj de ili kartarto[1] disigis sangajn striojn. En la kabqno de la bovgardistoj atente gvatis, ligitaj sur siaj apogiloj, la batal-kokoj, kaj sur la tero amuziĝis la hundoj kaj la porkidoj.
Sen esti vidita, mi alproksimiĝis al la trab-barilo. En la brutkortoj, de dikaj trunkoj enpikitaj, la enprizonigitaj taŭroj laciĝis de soifo. Malantaŭ la domo dormis kelkaj laborgardistoj sur lan-kovrilo etendita sur la rubaĵoj. Post mallonga distanco, sur la bordo de la kanalo videblis la tol-tegmentoj de mia rivalo, kaj ĉe la horizonto, al la bieno de la Maporita, perdiĝis la kurbo de la moriĉaloj… Alicia estus pensanta pri mi!
Clarita, vidante min, venis kun sia sunombrelo de blanka tolaĵo:
—Knabo, la suno povas iriti vian vundon. Venu al la ombro. Ne ree faru tiajn absurdaĵojn!
Kaj ŝi ridetis montrante siajn dentojn plenajn de oro.
Kiel intence, ŝi parolis al mi laŭte, la maljunulo, aŭdante ŝin, ekstaris:
—Tiel plaĉas al mi! La junuloj ne devas vivi enlitiĝintaj!
Mi sidiĝis sur la trabo, kiu servis kiel apogilo kaj mi ekigis la medititan demandadon:
—Je kioma prezo vi pensas doni al ni la brutetojn?
—Kiuj estos?
—Tiuj de nia negoco kun Franco.
—Kun li, propre, ni ne interkonsentis pri io. La bieno, kiun li donas kiel garantiaĵon, valoras tre malmulte. Sed ĉar vi pagos ilin "je tuja pago", estos bone preni ilin, se vi havas ĉevalojn, kaj poste ni donos al ili prezon.
Clarita interrompis nin:
—Kaj kiam vi donos al Cova la ducent kvindek, kiujn li gajnis?
—Kiel! Kiujn ducent kvindek?
Rektiĝante li argumentis:
—Kaj se vi estus perdinta, per kio vi estus paginta? Montru al mi la pundetojn, kiujn vi alportis.
—Kio estas tio? respondis la virino: Ĉu eble la sola riĉulo estas vi? Kiu perdas, tiu pagas!
La maljunulo enpuŝis la fingrojn inter la maŝojn de sia hamako. Subite, li proponis:
—Morgaŭ estas dimanĉo, kaj mi donos al vi la reŝancon en la kok-bataloj.
—Tre bone!
- ↑ Amerika vulturo