En la pasejoj de la brutkorto restis dispremitaj dek brutoj, kaj, pli malproksime, kvar ĉevaloj. Clarita venis kun ĉi tiuj detaloj por insisti al mi pri la rezervo de nia kompliceco.
Kiam mi metis en ĝian iaman lokon la tigran felon, la dezerto ankoraŭ reeĥis.
La sekvan tagon mi leviĝis post la komentoj pri la nokta okazo kaj post la fanfaronadoj de la maljunulo, kiu per blasfemoj kaŝis sian internan ĝojon:
—«Malbenita estu! Mi ne kulpas, ke la brutaro panike forsaltis. Diru al Barrera, ke li iru por preni ĝin, se li havas restaĵojn por revoki la popolon. Sed ke li unue pagu al mi la ĉevalojn, kiuj perdiĝis! Malbenita estu!»
—Sinjoro Barrera volas veni ĉi tien por diskuti kun vi pri la afero de hieraŭ nokte.
—Ĉi tie li ne povas alproksimiĝi, ĉar la montano estas armita kaj mi ne volas pli da malagrablaĵoj en miaj posedaĵoj.
—Ŝajnas al mi, rimarkis unu, ke estis la animo de la forpasinta Julián Hurtao, kiu montriĝis en la mezo de la brutkorto, kaj pro tio la taŭraro panike forsaltis. Iu el la gvatantoj vidis blankan figuron super la barilo, de la flanko, kie oni diras, ke li lasis la entombigitaĵon.
—Eble estas vere.
—Jes, ĉar jam alian nokton li aperis al ni, kun lanterneto en la mano, al la rando de la savano, piedirante sen tuŝi la grundon.
—Kaj kial vi ne demandis al li, nome de Dio, kion li volis?
—Ĉar li estingis la lumeton, kaj ni preskaŭ svenis.
—Banditoj, muĝis Zubieta: Vi do estis tiuj, kiuj fosis inter la radikoj de la himeneo[1]. Espereble mi renkontos vin en tiuj vagabondaĵoj por pafi al vi!
Kiam mi eliris al la korto, estis multe da homoj kunvenintaj, sed Barrera ne estis tie. Ŝajnigante min senkulpa, mi montriĝis ĉe la brutkorto, kie kelkaj homoj dispecigis la mortitajn brutojn.
—Ne utilas, diris unu, ke mi metis min antaŭ la brutaro en furioza disfuĝo, kaj kantante al ĝi en la mallumo por vidi ĉu mi trankviligus ĝin. Mi iris tre malproksime, kaj, danke al mia ĉevalideto, mi ne mortis surpaŝita.
Post momentoj, revenante al la domo, mi vidis, ke Clarita vendis al ili rumon, en ĉizita kokosujo, al la homoj de la kunveno. Estis nekonataj viroj, kaj sub iliaj lan-kovriloj la kokoj kantis al ili. Kelkaj konversaciis vetante en la kaŝita karto, aŭ akrigis la spronojn al la ĉampion-kokoj, aŭ kun buŝplenoj da brando verŝis sur ilian flankon, levante al ili la flugilon. Ligitaj al la ŝnuroj kaj gratante la grundon, la rivaloj kun buntaj plumoj kaj ŝvelintaj koloj defiis unu la alian. Finfine, Zubieta prenis karbon kaj desegnis sur la planko de la kan-tegmentaĵo neregulan cirklon. Li sidiĝis en sia sidloko,
- ↑ Algarrobo. Hymenaea courbaril, más conocido como guapinol, copinol, cuapinol, ,curbaril [3] jatoba o jatobá, jatayva en guaraní, paquió (Bolivia), o algarrobo (Puerto Rico, República Dominicana, Panamá, Venezuela y Colombia), corresponde a la familia Fabaceae y es un árbol común en el Caribe, Centro y Sudamérica.[4]. Es un árbol grande y robusto, subcaducifolio, de 10 a 25 (40) m de altura con un diámetro de hasta 1.5 m.