apogante ĝin al kolono, frekventis la botelon, kaj per akra ridego proponis:
—Mi vetas cent virbovetojn al la nigrega kontraŭ la blank-cinama!
Clarita, malantaŭ la grupo, movis la kapon por indiki al mi, ke mi ne vetu. Sed mi, kun nesolventa aroganteco, antaŭeniris dirante:
—Mi elektas la kokidon kaj mi vetas la ducent kvindek brutojn, kiujn mi gajnis per la ĵetkuboj!
La maljunulo retiris la veton.
Tiam diris al li ulo, kunpremante la pugnon:
—Vetu dek virbovojn kontraŭ la pundoj, kiujn mi havas ĉi tie, aŭ kontraŭ la resto, kiu estas en mia zono.
Zubieta ankaŭ ne akceptis. Sed la viro obstine respondis:
—«Rigardu, mastro, ili estas "agloj" kaj "reĝinetoj"[1] por via entombigo en la platanejo!»
—Vi mensogas! Sed se la oro estas laŭleĝa, mi interŝanĝos ĝin kontraŭ papera monero.
—Mi ne akcedptas.
—Pruntu al mi pundon por rekoni ĝin.
La maljunulo observis ĝin el ĉiu flanko, per malsataj okuloj, palpis la gravuraĵon, sonigis ĝin kaj poste portis ĝin al la dentoj. Kontenta, li kriis:
—Mi pagas! Iras la batalo kontraŭ la Klank-cinama!
—Sed kun la kondiĉo, ke la unukula Mauco foriru, ĉar li povus preĝi la kokidon.
—Mi, kio preĝi, aŭ kio ajn!
Tamen, ili igis lin eliri el la grupo, grumblante, kaj ili enfermis lin en la kuirejo.
La prizorgistoj levis la kokojn, suĉis iliajn spronojn kaj frotis ilin per citrono, kontentigante la publikon. Rapide, je la voĉo de la batal-juĝisto, ili alfrontis unu kontraŭ la alia ene de la cirklo.
La kokisto kriis, kaŭriĝinta super la barilo:
—Hura, kokido! Al la okulo, kiu estas ruĝa; al la kruro, kiu estas delikata; al la flugilo, kiu estas maldika; al la beko, kiu estas bongusta; al la kolo, kiu estas rigida; al la kubuto, kiu estas godo[2]; al la morto, kiu estas mia sorto!
La kontraŭuloj rigardis unu la alian kun kolero, bekante la sablon, ŝveligante super la razita kaj sanga dorso la gorĝ-flugilon de irizaj kaj tremantaj plumoj. Per samtempa flugilbatado, en blua brilo, ili ponardis la vakuon, super siaj kapoj, evitante la pikilon kaj la flugilbaton. Koleraj, inter la kriado de la spektantoj, kiuj proponis avantaĝon, ili atakis unu la alian ree kaj ree, kudris unu la alian per ponardoj, kaptis unu la alian anhelante; kaj kie la beko kaptis, la sprono eniris, kun murda persistemo, inter la ekbrilo de la plumaroj, inter la ŝpruco de la ardanta sango, inter la bruo de la moneroj en la kok-batalejo, inter la aplaŭda ovacio, kiun la homoj faris kiam ili vidis la blsank-cinaman ruliĝi kun la kranio malfermita, skuanta