Saltu al enhavo

Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sub la piedo de la venkinto, kiu, starante super la mortanto, salutis la venkon per triumfa kornosono.

En tiu momento mi paliĝis: Franco pasis la trab-barilon, sekvata de kelkaj rajdantoj.

***

Zubieta ne malpli impresiĝis, vidante la ĵusalvenintojn. Trenante la paŝon li eliris por renkonti ilin:

—Kaj vi, kamaradoj, kien vi bone iras?

—Ĝis ĉi tien nur, diris Franco deĉevaliĝante.

Kaj li brakumis min kun emocio.

—De mia ranĉo, kiajn novaĵojn vi donas al mi? Kio okazis al via brako?

—Nenio! Ĉu vi eble ne venas de La Maporita?

—Ni eliris rekte el Tame[1] ; sed ekde hieraŭ mi ordonis al la mulato Correa, ke li devojiĝu al mia domo kaj venu kun vi, alportante la ĉevalojn. Ĉi tiun brakumon sendas al vi sinjoro Rafael. Li daŭrigis sian vojaĝon, sen komplikaĵoj, dank' al Dio. Kie ni povas deĉevaligi?

—Ĉi tie, en la ŝedo, respondis Zubieta. Kaj li kriis al la ludistoj: Foriru malproksime kun via vagabondaĵo ĉar mi bezonas la ombraĵon!

Ili, kolektante siajn kokojn, eliris en la direkto de la tol-tegmentaĵoj, kun bruo de gitaroj kaj de marakoj. Kaj la bovgardistoj deĉevaligis.

—Ĉu estas vere, ke hieraŭ nokte estis diskuro?

—Kial vi diras tion?

—Ekde ĉi-matene ni vidis brutarajn arojn, kiuj kuris solaj. Kaj ni pensis: aŭ diskuro, aŭ la indianoj! Sed nun, kiam ni pasas tra la brutkortoj…

—Jes! Barrera lasis la brutaron foriri. Mi ne scias kiel li solvos tion, sen ĉevaloj…

—Ni engaĝiĝas preni al li la brutojn, kiujn li volas, laŭ tio, kion li pagos al ni, respondis Franco.

—Mi ne permesas pli da kurado en miaj savanoj, ĉar la bestoj kutimiĝas al la fi-agado.

—Mi volis diri, ke ĉar ekde morgaŭ ni komencos la prenadon de la taŭroj, kiujn ni negocis…

—Mi ne subskribis dokumenton kun iu ajn, nek mi memoras iun ajn traktadon!

Dirante tion, li batis sin sur la kruron.

Kiam la maljunulo okupis sian hamakon, venis la malgajninta kokisto kaj diris al ni:

—Pardonu, ke mi interrompas vin.

—Ĵetu al mi ĉi tien la pundojn, kiujn mi gajnis de vi.

—Pri tio mi volis paroli al vi: oni frenezigis la balnk-cinaman, al la blank-cinama oni donis kininon, ĉar ekde hieraŭ la unukula Manco aĉetis la pilolojn en la tol-tegmentaĵoj, kaj vi mem miksis ilin kun maizgrajnoj. Sinjoro Barrera

  1. Tame estas urbo de la sudoriento de la provinco Araŭka, en la orientaj ebenaĵoj de Kolombio.