Saltu al enhavo

Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

volis, ke mi vetu kontraŭ vi, malgraŭ tio, kio okazis, por pruvi al vi, ke li ankaŭ ne ludas laŭleĝe kaj ke vi ne devas daŭre malrekomendi lin antaŭ sinjoro Cova.

—Tion ili aranĝos poste, interrompis Franco, skuante la koleriĝintan maljunaĉon. La grava afero estas, ke vi klarigu al mi nun la negocon, ĉar vi eraras, se vi pensas, ke vi povas ludi kun mi!

—Franĉjo, ĉu vi venas por mortigi min?

—Mi venas por preni la brutaron, kiun vi vendis al mi, kaj por tio mi alportis bovgardistojn. Mi prenos ĝin, koste kio ajn! Kaj se ne, ke Judaso forprenu nin!

La bovgardistoj, avidaj je nova spektaklo, grupiĝis ĉirkaŭ la hamako. Vidante ilin, Zubieta ekkriis:

—Sinjoroj, servu kiel atestantoj, ke li ŝercis kun mi.

Kaj kadavreca, ĉar Franco havis revolveron, li turnis sin al mi kun malsekaj palpebroj:

—Montano, pro Dio! Mi pagos al vi viajn brutetojn! Franĉjo, ne parolu al mi tiamaniere, ke vi timigas min!

La entrudulo, kiu supozis sin juristo, avertis:

—La leĝeco estas por ĉiuj! Pagu ankaŭ al sinjoro Barrera, kaj ni estos en paco. Li estas forironta al Viĉado, kaj vi estas respondeca pri la malfruo kaj pri la damaĝoj.

Per furioza riproĉo la maljunulo eksplodis, stariĝante intŭer Fidelo kaj mi:

—Fripona, fripona! Ĉu vi ne scias, kiuj estas ĉi tie? Ĉu vi volas, ke ni elpelu vin per bastonoj? Kial vi miksas vin kun ĉi tiuj sinjoroj, kiuj estas miaj klientoj kaj karaj amikoj? Diru al via Barrera, ke li ne tuŝu min, ĉar ĉi tiuj igos min respektata!

Kaj, apogante sin sur niaj ŝultroj, li donis al li piedbaton.

***

Kiam Franco vidis al mi la vundon kaj mi rakontis al li kio okazis, li prenis la vinĉesteron[1] por defii Barrera-n kaj eliris kurante. Clarita retenis lin en la korto.

—Kion vi faros? Ni jam venĝis nin. Kaj ŝi rakontis al li pri la diskuro

Vidante la decidon de tiu lojala viro, kiu riskis sian vivon pro mi, mi ektimis pro pento kaj volis konfesi al li tion, kio okazis en La Maporita, por ke li mortigu min.

—Franco, mi diris al li: Mi ne estas inda je via amikeco. Mi batis la junulinon Griselda!

Li, konfuzita, sufokiĝis per ĉi tiuj voĉoj:

—Ĉu ia kulpo, kiun ŝi faris al vi? Al via edzino? Al vi?

  1. Pafilo usona ktp