Saltu al enhavo

Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ne, ne! Mi ebriiĝis kaj ofendis ilin ambaŭ, sen ia ajn motivo. Pasis jam sep tagoj de miam mi lasis ilin solaj. Pafu kontraŭ mi per tiu karabeno!

Ĵetante ĝin sur la teron, li ĵetis sin en miajn brakojn:

—«Vi devas pravi, kaj se vi ne pravas, mi donas al vi la pravon».

Kaj ni disiĝis sen diri plian vorton.

Tiam Clarita premis mian manon:

—Kial vi ne diris al mi, ke vi havas edzinon?

—Ĉar pri ŝi ne devas paroli ni du.

Ŝi restis pensema, kun la rigardo mallevita, turnante inter siaj fingroj la ŝnuron de ŝlosilo. Poste ŝi proponis ĝin al mi, dirante:

—Ĉi tie restas al vi via oro!

—Mi donacis ĝin al vi, kaj se vi ne akceptas ĝin kiel donacon, lasu ĝin kiel pagon por viaj zorgoj dum mia malsano.

—Espereble vi estus mortinta!

Mi vidis ŝin malproksimiĝi al la kuirejo, kie la muzikistoj trinkis guarapon[1]. De tie, por ke mi aŭdu ŝin, ŝi akcentis:

—Diru al Barrera, ke mi ja iros kun li!

Kaj, spite, ŝi komencis danci bunde-n[2], levante la robon pli alten ol la genuoj, inter mokadoj kaj manfrapadoj.

Mia koro, liberigita de la pezo de la maltrankvilo, komencis bati facilmove. Ne restuis la mi pli d malĝojo ol tiu de esti ofendinta Alicia-n, sed kiel dolĉa estis la penso de la repaciĝo, kiu anonciĝis kiel odoro de semejo, kiel malproksimo de la tagiĝo. De nia tuta pasinteco nur la spuro de la malĝojoj daŭrus , ĉar la animo estas kiel la trunko de la arbo, kiu ne konservas memoron pri la pasintaj floradoj sed pri la vundoj, kiujn oni malfermis en ĝia ŝelo. Sed, afliktaj aŭ feliĉaj, ni devis esti ĝis la plej alta grado, por ke poste, se la fatalo apartigus nin per diversaj vojoj, la memoro alproksimigus nin, trovante dornojn similajn al tiuj, kiuj iam sangigis nin, aŭ perspektivojn kiel tiuj, kiuj iam ridetis al ni, kiam ni havis la iluzion, ke ni amas unu la alian kaj ke nia amo estis senmorta.

Mi eĉ havis deziron por ĉiam enfermi min en tiuj fascinaj ebenaĵoj, loĝante kun Alicia en ridetema domo, kiun mi levus per miaj propraj manoj sur la bordo de kanalo kun maldiafanaj akvoj, aŭ en iu ajn el tiuj etaj kaj verdaj montetoj, kie estas glaukaj putoj apud palmo. Tie vespere kolektiĝus la brutaroj, kaj mi, fumante sur la sojlo, kiel primitiva patriarko kun brusto mildigita de la melankolio de la pejzaĝoj, vidus la sunsubirojn, en la malproksima horizonto, kie la nokto naskiĝas; kaj libera jam de la vanaj aspiroj, de la trompo de la efemeraj venkoj, mi limigus miajn dezirojn al prizorgo de la zono, kiun miaj okuloj ampleksus, al la ĝuo de la kamparanaj taskoj, al mia harmonio kun la soleco.

Por kio la urboj? Eble mia fonto de poezio estis en la sekreto de la netuŝitaj arbaroj, en la kareso de la aŭroj, en la nekonata lingvo de la aĵoj;

  1. Alkoholaĵo farita de fermentita maizo.
  2. Kio estas bunde.