Saltu al enhavo

Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Sed sinjoro Fidel montris al mi la valon de la Pauto. Mi foriras ĉar la nokto kaptos min kaj la taĉmento disiĝos.

—Metuu ĉi tiun vestaĵon en tiu ĉambro kaj alportu al mi la karabenon. Ni iru ien ajn. Mi akompanos vin.

Mi iris al la kuirejo por adiaŭi Zubieta-n. Mi vokis lin plurfoje. Neniu respondis.

***

Kiam ni estis tiom malproksimaj de la bieno, ke nur la tufoj de ĝiaj palmaroj estis videblaj, la mulato deĉevaliĝis por ŝarĝi la ĉaspafilon.

—Ĉiam estas bone iri singarde. Pulvo malmulte kaj municio ĝis la buŝo.

—Al kio obeas via singardemo?

—Eble la homoj de la viro atingos nin. Pro tio mi ripetis, ke ni iras al la valo de la Pauto, por ke la knabaĉoj, kiuj riparis la pordojn de la brutkortoj, aŭdu ĝin. Nun ni iras laŭ la vojo, kiun vi diris.

Ni estus irintaj tri leŭgojn pli, kiam li ree apartigis min de la penso pri Alicia:

—Mi volas konsulti kun vi pri mia kazo, kaj pardonu. Clarita metis siajn okulojn sur min.

—Ĉu vi estas enamiĝinta al ŝi?

—Tio estas la konsulto. Antaŭ dek kvin tagoj ŝi diris al mi ĉi tiun flataĵon: Kiel bone formita negrulo! Tiel unu el ili provokas min!

—Kaj kion vi respondis?

—Mi hontis…

—Kaj poste?

—Tio ankaŭ rilatas al la konsulto: ŝi proponis al mi, ke ni pendigu la maljunulon Zubieta kaj ke ni forflugu malproksimen.

—Kaj kial? Kiel? Por kio?

—Por ke li diru, kie li havas la enrterigitan oron.

—Neebla! neebla! Tio estas sugesto de Barrera.

—Ĝuste, ĉar li diris al mi poste: Se ĉi tiu muleteto vestus sin bone, kiel bone li estus aspektanta kaj kiajn virinojn li renkontus. Mi scias pri iu personeto, kiu tre amas lin.

—Kaj kion vi respondis?

—«Tiu personeto dormas kun vi»! Tiel mi diris al li, sed la malbenito ne ofendiĝas pro io ajn. Li komencis paroli malbone kontraŭ Zubieta, dirante, ke li ne pagis al la homamaso ilian laboron; kaj ke kiam al li venis la ideo doni al iu ion, li elprenis la ĵetkubojn por senvestigi lin per la ludo. Kaj tio ja estas la vero.

Ĉar la varmego sufokis min, mi ordonis al la mulato, ke li konduku min al iu lageto, kie mi povus satigi la soifon.