invitante ĝin per muĝoj. Tiam ni decidis ĵeti la rangojn[1] sur ĝin, por vidi, kion ni kaptos: ĝi estis pura maljuna bovaro kaj la kuro perdiĝis. Ĉiuj el ni ĉaskaptis sen ia ajn profito, escepte de tiu zambeto de la interno, kiu lasis rompi la nukon de sia la ĉevalo kurante en la mallumo. Pro tio li venas piede kun la selo sur la ripoj.
—Mano Tistaŝ, kriis Correa: Venu suriru ĉi tiun virĉevalideton, ĉar mi volas malrigidiĝi.
Por ke oni ne kredu, ke la lacecoj timigis min, mi vokis la memoron pri Alicia por revivigi la animon, kaj mi diris:
—Mano Isidoro, kiom da brutoj vi kaptis hieraŭ per ŝnuro?
—Ĉirkaŭ kvindek. Sed en la posttagmezo ili insultis unu la alian kaj preskaŭ estis afero inter Millán kaj Fidel.
—Kio okazas? Kio okazas?
—Ke Millan aperis kun kelkaj homoj por diri, ke li bezonas la brutkortojn de Matanegra, por enmeti la taŭrojn de la panika disiĝo, ĉar ili venis por kapti ilin kiel ili povus. Franco ne volis respondi al li iun vorton, sed kiam li vidis, ke ili alportis aĉulojn, li aĉe menciis lian patrinon. Dume, la aliaj, kiuj cetere estas tre malbone surĉevalitaj, montriĝis ĉe la gvida bovino kaj diris, ke la brutoj markitaj enla oreloj, kiuj estis kaptitaj, estis la samaj, kiuj foriris de sinjoro Barrera, kaj ili volis forpreni ilin per forto. Tiam ni ekbatis unu la alian per pugnoj, kaj Franco etendis la karabenon al Millan mem.
—Kaj la homoj de Barrera, kie ili ĵetas ŝnuron?
—Kelkaj, ili revenis. Aliaj, ili vagas tie, armitaj per maĉetoj. Ĉi tio fariĝas malbela. Kaj por malplibonigi la afefon, vi lasis la ĉevalojn foriri.
—La malbona afero ne estas tio, ekkriis unu, kiun oni nomis mano Jabián; la grava afero estas, ke la juĝisto estas en la bieno, laŭ tio, kion ili diris. Ŝajnas, ke ili renkontis lin embarasiĝinta, kaj Milllan igis bovgardiston gvidi lin al la loĝejo. Kaj kun la justico ni ne miksiĝas, ĉar ĝi kaptas nin sen mono. Ni volas foriri.
—Kamaradoj, mi respondecos pri tio, ke nenio okazas!
—Kaj kiu respondas por vi, kiun la aŭtoritato serĉas?
Fidel ne senkuraĝiĝis pro la kontraŭaĵo, nek li faris al la mulato iun riproĉon; li eĉ ĝojis vidi, ke mia vundita brako regas la bridojn. Li opiniis, ke la perdita brutaro revenis al la kutimaj manĝejoj, kaj ke en La Maporita ni trovos ĝin.
Mi rimarkis lin malvolonta rakonti al mi pri la kverelo kun Millán. «Tiu diskuto ne valoras nenion. Krome, en ĉi tiu savano estas spaco por multaj tomboj; la zorgo estas, ke aliaj agu kiel mortintoj kaj ni kiel entombigantoj». Tiel li diris ridetante; sed li ricevis skuite la novaĵon, ke la bovgardistoj volis lasi nin solaj.
- ↑ "NdT. Echar los rangos" estas esprimo kiun mi ankoraŭ ne scias kiel traduki. Fakte, mi ne scias kion ĝi signifas en la hispana. Eble temas pri tre loka esprimo ede la ebenaĵoj..