«Certe ili foriros, ĉar ĉiuj havas kontojn kun la justico, ĉar ĉiuj ŝtelas brutaron».
—Kaj je kioma horo la rekapto daŭros? Mi demandis tion, dum mi manĝegis mian tagmanĝon de rostita viando, kiun mi mem tranĉis de la krakanta ripo ĉe la fajro.
—Ni nur atendis la gvidan bovinon. Estis eraro porti ĝin al Guanapalo, sciante, ke tie la indianoj kaptas brutojn kaj ke la brutaroj eniras en la arbaron pro tiu kaŭzo. Sed en ĉi tiu ebenaĵo estas du mil kornuloj, unu pli bona ol la alia. La ĉevaloj ankoraŭ rezistas du kurojn, aŭ tridek kaptitajn virbovojn, ĉar la rajdanto, kiu perdas la ŝnuron, pagas monpunon.
—Kaj la senditoj de Barrera, kie ili troviĝas?
—Rigardu ilin: en tiuj montetoj ili vekiĝis. Tiuj homoj ne estas el la metio, escepte de Millan, kiu estas tre sperta por la vosto-kapto. Mi jam sciigis al ili antaŭ nelonge, ke se la ularo maltrankviligas al mi la bovgardistaron, ili sin konfidu al la diablo kaj alportu al li niajn salutojn, ĉar al la infero ni sendus ilin.
Dume, la homoj de la gvida bovinaro direktis ĝin ebenaĵen, kaj ili lasis ĝin en lageto, paŝtita de du knabaĉoj. Je la kontraŭa limo de moriĉalo, videblis aro de virbovoj, paŝtantaj senzorge. Ni malfermiĝis en arko por fali sur ilin kiel turbulento, kiam ni aŭdus la signalon de la kaporaloj; sed la brutoj flaris nin kaj kuris al la montoj, restante nur iun defiantan masklon, kiu levis sian kornaron por timigi la kavaliraron.
Tiam la ĉevaloj lanĉiĝis sur la disigitan aron, super fiherboj kaj termitejoj, kun kapturniga rapideco, kaj la fuĝantoj laciĝis sub la zumado de la ŝnur-nodoj, kiuj transiris la aeron, malfermitaj, por fali sur iliajn kornojn. Kaj ĉiu bovgardisto ŝnuris sian virbovon, forturniĝante al la maldekstro, por ke la resto de la rulita ŝnuro saltu al unu flanko de la selo, kaj la virĉevalideto rezistu la streĉitecon sur la vosto, sen implikiĝi aŭ malfortiĝi.
En la arbustaroj saltis la nedresebla besto, sentante sin kaptita, kaj ĝi pikadis post la rajdanto klinante la duonlunon de siaj ponardoj. Ofte ĝi korno-frapis la ĉevalon, kaj tiu freneziĝis, saltante por faligi la rajdanton sur la kornojn de la malamiko. Tiam la lan-kovrilo helpis: aŭ ĝi falis etendita por ke la virbovo korno-batu ĝin dum la virĉevalo sin retenis, aŭ en la manoj de la deĉevaligita bovgardisto ĝi kolorigis kiel virbovo-mantelo, en la perturbaj lertaĵoj sen spektantoj kaj sen aplaŭdoj, ĝis kiam la bruto, voste tirita, frapis la grundon. Lerte li movis ĝin, li fendis al ĝi la nazon per la tranĉilo kaj tra tie li pasigis la ŝnuron, nodante ĝiajn du ekstremojn al la malantaŭa kolhararo de la virĉevalideto, por ke la bov-besto restu ligita per la kartilago en la vibranta sino de la duobla ŝnuro. Tiel ĝi estis kondukita ĝis la gvida bovinaro, kaj kiam ĝi eniĝis en ĝin, la rajdanto returnis sin super la pugo, lasis unu finon de la brutala ŝnuro kaj igis ĝin eliri per tiroj tra la turmentita kaj sangplena nazo.