Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

duktata. La ŝpruco de la vaporo turnadas radrondon, sur kiu estas fiksitaj trogetojelstaraĵoj. La turbinoj apartenas al tiu ĉi kategorio.

II. Movalternaj maŝinoj, en kiuj la movo, devene rektalinia, estas poste rotadigita per diversaj rimedoj.

Cilindro. Piŝto. — La diversaj partoj de ĉi tiuj lastaj maŝinoj estas: cilindro (v. paĝon 15), en kiu moviĝas la piŝto, per la forto de la vaporo, kiu eniras la cilindron tra la registro, fluhaltigilo tre rapide fermebla kaj la glitklapo.

Glitklapo. — Laŭ siaj formoj la glitklapoj estas diritaj platajcilindraj; laŭ la maniero dissendi la vaporon: eksterenfluaj glitklapojkonkoklapoj, kiam ili allasas la vaporon per siaj eksteraj randoj; internenfluajD-klapoj, kiam ili enfluigas ĝin per siaj internaj randoj; laŭ la aranĝo de la buŝoj: glitklapoj kun duoblaj buŝoj, traboritaj glitklapoj, k. t. p.

Kiam glitklapo estas ĉe la mezo de sia vojo, ĝi kovras aŭ malkovras la buŝojn de la cilindro; ĝia tiama pozicio determinas: Vaporlipon, kvanton malfermotan por allasi la enfluon; forflulipon kvanton malfermotan por allasi la forfluon de la vaporo; ambaŭ lipoj povas esti pozitivajnegativaj. Antaŭfluo estas la kvanto jam malfermita, kiam la piŝto estas ĉe unu el la finiĝoj de sia vojo. Ambaŭ finiĝoj de la vojo estas nomitaj neefikaj punktoj. Libero de la piŝto estas la distanco inter la fundo aŭ kovrilo de la cilindro kaj la piŝto, kiam tiu ĉi estas ĉe unu el la finiĝoj de sia vojo. La neŭtra spaco estas la sumo de la volumeno limigita de la libero kaj de tiu de l’ vaporkanaloj.

Se oni ekzamenas la funkciadon de la glitklapo, komencante de unu el la neefikaj punktoj, oni distingas: — antaŭenfluon, la glitklapo malfermis jam la buŝon antaŭ la ekiro de la piŝto: la vaporo ekenfluas; — enfluon, la piŝto estas puŝata de la enfluanta vaporo; — ekspansion, la vaporo disiĝas pro ĝia natura disiĝemo post fermo de la enflua buŝo; — antaŭforfluon, la vaporo ekforfluas antaŭ ol la piŝto alvenos la kontraŭan neefikan punkton; — forfluon, la piŝto revenas al sia deira punkto, kaj la klapo plene malfermis la forfluan buŝon; — Kunpremon, antaŭ ol la piŝto atingas