Saltu al enhavo

Paĝo:Root - Bahaaj sciencaj pruvoj de vivo post morto, 1927.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
BAHAAJ SCIENCAJ PRUVOJ
DE VIVO POST MORTO


"Ho Filo de la Superega! La morton
Mi ordonis kiel gojigan informon
por vi; kial vi malfeliĉiĝas ? La lumon
Mi kreis por lumigi vin, kial- vi kaŝas
vin antaŭ ĝi?" BAHA'U'LLAH.


Ne estas pli interesa temo en tiu ĉi universala jarcento ol la sciencaj pruvoj pri la vivo post morto. Tial estas por mi granda honoro kaj plezuro prezenti al vi hodiaŭ la Bahaajn sciencajn pruvojn de la postmorta vivo. Ni lernas el la instruoj de BAHA’U'LLAH, same kiel la materia scienco asertas, ke la fizika korpo estas formita el atomoj, kiuj per altiro kuniĝas, kaj en tia maniero formiĝas la korpo. Sed poste, kiam tiu ĉi atomaro dispeciĝas, oni spertas tion, kio estas nomata detruo aŭ morto. BAHA'U’LLAH nin instruas, ke la spirito en ni mem estas tute diferenca. Ĝi ne estas farita el atomoj, kiuj altiras sin kaj dispeciĝas, sed kontraŭe la spirito konsistas el unu elemento, unu substanco. Pro tio ĝi neniam povas dispeciĝi. La spirito estas brilego, kiu lumigas la korpon, same kiel la suno brilas en la spegulon. Oni ne povas montri iujn ajn parton de sia korpo kaj diri: „La spirito estas lokita en ĝi.“ La spirito en sia vera esenco estas senmorta, kaj kiam la spirito en ni estas vekita — kaj tio ĉi signifas tion, kio en la Biblio estas nomata la dua renaskiĝo — ni fariĝas senmortaj tie ĉi kaj nun. Kiam ni forpasas el la mondo, tiu ĉi vekiĝinta spirito iras tute konscia en la