Paĝo:Rosenörn - Versaĵaro, 1920.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la edzino kaj infanoj
turnas al familiestro
siajn la okulojn lacajn.
La rigardo estas peto
penetranta en la koron
de la patro, de la ĉefo,
ja rapide stariĝanta,
pro terura fulma penso
ordonanta lin foriri:
la aliras al fenestro
rigardadi la kamparon…
Falas kaj faladas neĝo!
Vidu kiel tuj invadas
korpon lian frosta tremo,
kian la doloresprimon
rimarkigas lia gesto;
kiel prenas li pafilon
kaj ŝin ŝirmas per mantelo
tute preta por eliri.
Kison ĉies la buŝeto
donas al li, kaj edzino,
kun plej granda la kareso,
maltrankvila eĉ angora,
ekplorante, al la edzo
ŝi sin ĵetas murmurante
korparolojn; en brakpremo
dum momentoj ili restas;
sed kruela la neceso
nepre, do, disigas ilin!
Ĉu por longa la foresto?
Kiu scias! Tre kruela
kaj danĝera la vetero
estas, kaj ĉu li atingos
la feliĉon de l’ reveno,
por satigi la infanojn?
Eĉ el pano iu peco
jam ne restas; kion manĝi?!
Tie regas mortsilento,
Kiun nure interrompas