Jen la Hom’ nun, farita el iom da tero kaj ŝlimo !
Nepre por li la volo de l’ mastro de l’ mondo difinis
Tiun lokon kovritan de floroj, loĝejon sen limo.
Kontentega, al la ĵus modlita kreaĵo Li donis
Sendifektajn staturon kaj formon, apartan belspecon
De l’ vizaĝo ; ĝi estas de Lia persona figuro
Propra bildo, al kiu Li volis eternan junecon ;
— « Por ci homo, Li diris, estiĝas la jena naturo :
Jen la suno ! Por ci nur la varmo de l’ astro kaj lumo !
Jen la arboj ! Rigardu ! Ci kuŝos iliaj sub ombroj !
Jen la floro ! Ci ĝuos la ĉarmon de ĝia parfumo,
La purecon de ĝiaj purpuroj, safiroj kaj ambroj !
Jen la birdoj ! Por cia orelo iliaj trilkantoj !
Eĉ la bestoj ordonojn de cia alvoko aŭskultos !
Por ci ĉio !… Nur por ci el rozoj, orkidoj, lekantoj,
Diligentaj abeloj florsukan mielon rikoltos !
Paĝo:Rousseau - Amo, fonto de vivo, 1914.pdf/7
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estis validigita
II.