— Ĉu estas vere, ke mi, Kanĝa, vivas kaj fumas la sanktan pipon de la dio Kabalaŝ?
Tiufoje, kontrolante la evidenton nek per la manoj, nek per la piedoj, la nigraj homoj respondis:
— Jes, ci, la saĝega Kanĝa, vivas kaj fumas jam la duan pipon de la dio Kabalaŝ.
Tiam Kanĝa ekfumis la trian pipon kaj eniĝis per la okuloj en la umbilikon de Van Esterped, penante trovi sub ĝi almenaŭ malgrandetan vermon de la malbono aŭ la etan birdidon de la bono. Sed ĉiuj liaj penoj estis vanaj. En teruro li flankenmetis la sanktan pipon kaj ekkriis:
— La dio Kabalaŝ vidas ĉion. Sed ne ĉion vidas la kompatinda Kanĝa, eĉ kiam li fumas la pipon de l’dio. La blanka homo — ne estas simpla homo. Mi ne scias ĉu la bono estas en li aŭ la malbono. Sed se en li estas la bono — ĝi estas pli granda ol la tero, kaj miaj malfortaj okuloj vojperdis en ĝi. Kaj se en li estas la malbono — ĝi estas pli granda ol la akvo, kaj miaj malfortaj okuloj dronis en ĝi.
Tiele parolis Kanĝa, ĉar la saĝega homo scias, ke vespere ne la suno mortas, sed blindiĝas la okuloj, — li egale glorigas la dion Kabalaŝ tage, kiam li distingas la malproksimajn nubojn en la ĉielo, kaj nokte, kiam li ne povas distingi eĉ pulojn sur sia propra brusto.
La homoj el la gento de Hobulu pie aŭskultis la vortojn de Kanĝa kaj genufleksis por bone pripensi ilin. Pripensinte, ili diris al Kanĝa:
— Se Kanĝa ne povas ekvidi la blankan homon, do eble la blanka homo povos ekvidi Kanĝa’n.
Al Van Esterped oni donis la sanktan pipon. Komence li afable rifuzis, ĉar li fumis nur malfortajn egiptajn cigaredojn. Sed la nigraj homoj estis homoj obstinaj, kaj rememorinte diversajn malagrablajn gestojn, per kiuj ili akompanas siajn vortojn, Van Esterped preferis preni inter la dentojn la pipotubon. Tuje li spertis dolĉon, nekonitan al li ĝis tiam, kaj milde ekridetis.
Liaj okuloj fermiĝis, poste denove malfermiĝis pli larĝe ol kutime kaj la milionulo komencis rigardi la umbilikojn de homoj kaj objektoj. Antaŭ ĉio li ekvidis palmojn, pli altajn ol ĉiuj domoj en Bruselo. Poste li ekrigardis la umbilikon de lago kaj forgesis pri ĉiuj akceptitaj dum sia vivo vanoj… Li ekrigardis birdon kaj en la memoro eksilentis ĉiuj ĝaz-bandoj, ĉiuj violonoj, ĉiuj harpoj, miloj da teatroj, kafejoj, hoteloj. Fininte tiun ĉi antaŭpreparan observon, Van Esterped, senlime konsternita, komencis rigardesplori la homojn el la gento de Hobulu.
Per la umbiliko de nigra virino li ekkonis la neordinaran amon, pri kiu li neniam aŭdis en Bruselo — li ekvidis, kiel ĉi virino per varmaj manoj ekkaptis venenan serpenton, intencintan mordi la nigran homon, kiun ŝi amis, la fremdan homon, la fremdan edzon; li ekvidis kiel du edzoj, ŝia propra kaj fremda, vipis ĉi virinon per fortikaj lianoj, sed la amo ne estis foriranta el ŝi.
Rigardante la umbilikon de maljunulo, li ekvidis grandan kuraĝon: ĉi kadukulo, savante nigran infanon, sursaltis furioziĝintan rinoceron kaj per malgranda ponardo traboris ĝian cerbon.