Aliaj umbilikoj sur la ventroj junaj kaj maljunaj, viraj kaj virinaj malkovris al li ĉion, per kio vivas homo: pasion, mildon, malamon, noblon, perfidon, ĵaluzon, funebron. La milionulo komprenis, ke li vere naskiĝis kaj ekvidis la mondon. Pro la ĝojo li komencis danci, salti, krii kaj ridegi. Ĉirkaŭ li, ebriigitaj de saltoj kaj kriegado de la blanka homo, kantis kaj dancis la nigraj homoj el la gento de Hobulu. Van Esterped sentis — jes, elfuminte la sanktan pipon kaj konceptinte esencon de la mondo, li komencis eĉ senti, — ke li ne plu deziras la kvinhoran teon kun kukaĵo, nek virinan matenveston en dormoĉambro, ke li ne plu serĉos poŝtoficejon por mendi al si vaporŝipon, kuraciston kaj valizojn. En infaneca gajo li forĵetis de si ĉiujn siajn komplikajn vestaĵojn: ĉapelon, palton, surtuton, veŝton, pantalonon, kolumon, koltukon, ambaŭ ĉemizojn, kalsonon, pantoflojn, ŝtrumpojn kaj multon alian, kaj demetinte ĉion, subtile rozkolora, kun ansersimila haŭto, sed kun la supera beno li rulis en la densa herbo, ronkis kaj kisis ĉiujn umbilikojn, instruintajn al li la ĝojojn de estado.
La nigraj homoj deziris, ke la blanka homo, ekfuminte la duan pipon, ekrigardu je Kanĝa, kaj Van Esterped ekvidis tutan aron da serpentoj, koketece elŝovantaj siajn langojn. Kanĝa estis saĝega kaj malbona. Mortiginte multajn senkulpulojn, li fariĝis gvidanto de Hobulu-gento. Van Esterped fermis la vizaĝon per la mano, profunde ekspirante. La nigraj homoj komprenis, ke la blanka homo ekvidis en Kanĝa la malbonon kaj, estante homoj piaj, ili mortigis Kanĝa’n, kaj lian korpon ĵetis al ŝakaloj.
La ŝakaloj manĝis la viandon de Kanĝa, sed la homoj el la gento de Hobulu nenion manĝis, kaj tial ili estis multe malsataj. Denove kaŭriĝinte, ili ekpensis kaj tiam al la plej saĝa, aŭ, eble, al la plej malsata venis la feliĉa ideo:
— La blanka homo estas sankta homo. Se ni manĝos lian viandon, lian koron kaj lian hepaton, ni ankaŭ fariĝos sanktaj homoj.
Estante feliĉa, ĉi ideo estis tutcerte aprobita de ĉiuj kaj la kompatindan Van Esterped la nigraj homoj el la gento de Hobulu formanĝis, ili formanĝis en la espero fariĝi sanktuloj, kaj ankaŭ ĉar ili sentis grandan malsaton…
Estas preta silika hakilo,
Sur herbejo kolektis sin ili,
Sin kolektis sub verdaj folioj.
Tie blankas la trunk’ nudigita,
Tie blankas tilia la trunk’.
La tilio belligna, tilio —
Tilia la trunk’
Nudigita.
Antaŭ ĉiuj vilhara sorĉist’,
Venas la maljunul’ en ornam’.
Du mil lunojn travivis li jam.
La hakilon li tenis.
De lagaro alvenis
Sola li.
Li unua ekfrapu
Al la blanka tili’.
Du knabinojn elektis la akra okulo
De la maljunulo.
En iliaj pupiloj —
Nur timaj briloj.
Kvazaŭ trunk’ blankas korpoj iliaj.
Nur tiliaj
Tiel blankas la trunkoj bellignaj.
Jen li unu knabinon venigis,
Al la trunko alligis
Forte ŝin,
Svingis per la hakil’ —
Trasonoris kriet’.
Falis kap’,
Venis fin’.
Tia estis unua ekfrap’.