Saltu al enhavo

Paĝo:SAT - Kontraŭ Dio!, 1925.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


Kaj levadis aliaj post li
Tiun sangan hakilon
La silikan hakilon
Al la korp’ —
Kaj al trunk’
Refrapadis.

Kaj sangiĝis la trunk’,
Fariĝinte vizaĝ’!
Jen la stri’ — ĝi la naz’,
Jen la tru’ — ĝi l’ okul’,
Al la korp’ —
Kaj al trunk’ !
Purpuriĝis la junk’
Per la ruĝa makul’
Kaj por vi
Ĉe pied’ kuŝas jen
Nova di’.

El rusa lingvo tradukis N. NEKRASOV.




Pri preĝado kaj di-kredo
Multatuli

Sur alta turo staris patrino kun sia infano. La infano falis de ŝi el la brakoj.

Samtempe falis alia objekto. Ĝi estis samampleksa, kiel la infano; ĝi havis la saman pezon, kiel la infano. La altirforto al la tero, la rezisto de la aero… ĉio efikis al tiu objekto samgrade, kiel al la falanta infano. Sed la infano vivis kaj havis patrinon, kiu ekŝiris la harojn pro malespero.

Pri la alia objekto neniu okupis sin.

— Ho dio, ho dio, mia infano, mia kara infano, — plendkriis la patrino. — Ho dio, gardu mian infanon!

Neniu preĝis por tiu alia objekto.

Kaj unu flanke de l’ alia malsupreniĝadis ambaŭ falantaj korpoj, kun la sama rapideco.

Kaj la naturo — tio estis antaŭ Newton[1]… tamen ĝi sciis precize kiel ĝi devis faligi — funkciis plue. Ĝi prikalkulis tre trankvile la kvadratojn… atentis pri la plia rezisto malsupre, kie la aero estas malpli maldensa… subtrahis tiun pluson de la rapideco…

Refoje kriis la patrino:

— Ho dio, mia infano!

La infano falis frakasita. La patrino, kiu estis preĝinta vane, mortis. La patro de la infano freneziĝis, ktp.

Sed la sako da korko, aŭ la ŝinko, aŭ kio ajn ĝi estis, kio falis kune kune la infano de tiu turo, — restis sako da korko, aŭ ŝinko kaj aspektis, kvazaŭ nenio estis okazinta.

Tamen oni ne estis preĝinta por tiu korko.

Ĉu tiel estas bone? Certe, certe! La plej eta konfuziĝo, la plej eta deflankiĝo kaŭzus akcidenton senfine pli grandan, ol la morto de l’ infaneto.

Mi ne rakontas tiun historion por fari kritiketon pri la naturo, sed por atentigi pri tio, ke preĝi ne efikas, kaj ke oni devas firme teni sian infanon, kiam oni staras kun ĝi sur turo.

Ĉar ankaŭ pri tio zorgas la naturo; se oni faras tion, la infano ne falas. Ankaŭ en ĉi tio ĝi estas samtiel certa, kiel en la apliko de la leĝoj de Newton, t. e. ĝiaj leĝoj, kiujn Newton pristudis malgrandparte post kiam ili estis jam funkciintaj korekte dum senfina tempo.



Kiu kredas al dio, tiu devas konfesi miraklojn, t. e. deviojn (nenormalaĵojn, deflankiĝojn) en la leĝoj de la naturo.

El holanda lingvo tradukis G. P. de Bruin.
  1. Newton (Njuton) — angla scienculo, malkovrinta la leĝon de la gravitado (altirforto).