la homevoluo iris trans besto. — Nur mallongan pruvon. Se la homo ankaŭ ne scias tion, ne volas scii tion aŭ ne konsentas, li devas esti konvinkita de sia propra korpo; ĝi scias pli bone tion.
La embrio ne tuj homsimilas en la patrino korpo; sed ĝi travivas — kvazaŭ memore — la tutan evoluon de la besto ĝis la homo. Dum iu periodo la embrio similas al vermo, dum la alia — ĝi havas bronkojn kaj naĝilojn kiel fiŝo; je fino de l’kvara monato subite la tuta korpo kovriĝas per haroj. Unue tre delikataj haroj, komencantaj sur la kapo, brovoj kaj okulharoj, poste senhalte kreskantaj trans la vizaĝo, brusto, ventro, dorso, manoj kaj piedoj, ĝis la estonta homideto havas ĝustan pelton. Precipe dense kreskas haroj sur la vizaĝo kaj je la malsupra parto de la dorso super la krucosto, tie, kie ĉe niaj parencoj — la suĉbestoj — troviĝas la vosto. Ĉirkaŭ la sepa monato la pelto atingas la plejan denson, poste ĝi iom post iom malaperas kaj dum naskiĝo de maturiĝinta infano ĝi estas for. — Ĉi embrio pruvas faktojn, kiuj ekestiĝis milionojn da jaroj antaŭ la komenco de la homaro; ĝi pruvas, ke la homo iam estis besto kun vosto aŭ besto, kiu vivis en akvo kaj spiris per bronkoj, aŭ kiu havis maldikan kartilagbastonon anstataŭ malmola fortika vertebraro en la dorso.
Ja ekzistas homoj, kiuj tre multon scias, kiuj ĉion legis kaj vidis, sed la plej proksiman ili ne komprenas — ilian propran korpon. Do, ke ni devenas de besto, ni ne volas plu citi — sufiĉas — se ankaŭ tio estas malagrabla por niaj piuloj…
La ideologio de homo, t. e. lia koncepto pri mondo, scienco, religio, moro, moralo, juro ktp., dependas de la ekonomiaj rilatoj inter la homoj, kaj tiuj lastaj dependas de la mastrumo-formoj, kiujn siavice kaŭzas stato de la tekniko.
Pliperfektiĝintaj produktiloj estas sekvataj de novaj mastrumo-formoj, de novaj ekonomiaj rilatoj kaj de nova ideologio.
Kaj en la evoluo de la koncepto pri dioj ni plene observas tiun leĝecon.
Ni povas konstati ke en la prasocio kaj en la patriarka socio, kiam la tekniko estis tre primitiva kaj kruda, la dioj estis same primitivaj kaj krudaj: ili estis bestoj, duonbestoj-duonhomoj, krudefaritaj homsimilaj idoloj. Kaj same kiel ĉiuj homoj de tiu socio laboras mem, ne estante forŝiritaj de la produktado, — samtiel ĉiuj dioj vivas sur la tero, ili estas surteraj dioj.
Ĉe la malforta terkultura mastrumo, kiam la reganta sklavposedula klaso estis duone forŝirita de la mastrumado, la dioj estas ankaŭ parte forŝiritaj de la tero. Tiel la grekaj kaj romaj dioj loĝas jen sur la tero, jen pli proksime al la ĉielo (sur pinto de la monto Olimpo); ili estas jam surtere-ĉielaj dioj.
En la feŭda epook, kiam la terkulturado estas jam bone orgazinita, la reganta klaso estas tute forŝirita de la produktado; kaj konforme al tio la dioj ankaŭ plene forŝiriĝas de la tero kaj fariĝas ĉiel-loĝantaj.
La tekniko evoluis senĉese; aperas teleskopo kaj per ĝia helpo homo povis certiĝi, ke nek en nuboj nek sur la planedoj, nek en la ĉielo estas ob-