Saltu al enhavo

Paĝo:SAT - Kontraŭ Dio!, 1925.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

priskribas la agojn de ambaŭ. Do ni bezonas nur analizi. Kiel vi povas ekkoni iun homon? Analizu liajn agojn. Kiel vi povas ekkoni dion kaj Luciferon? Ankaŭ analizu iliajn agojn, kiuj estas skribitaj en la bibliaj historioj. Ĉu vi faris tion?

— Ne… — mi respondis sincere.

— Nu ni komencu de la unua ĉapitro, de la unua homparo, kiu plej interesas la homon. Kiel vi scias, ili vivis en la paradizo. La dio malpermesis al Adamo kaj Evo manĝi la fruktojn de la scio-arbo, konservante por si mem tiun privilegion. Li bone sciis, ke estas eble regi nur super la malsciantaj homoj, samkiel nur malsaĝaj anĝeloj servas lin kaj la potencojn, reĝojn, kiuj ĉirkaŭas lian tronon. Lucifero ekkonis, ke dio despote kaj maljuste regas en la paradizo, farante privilegiitajn kastojn. Li organizis ribelan por forigi la maljustaĵon, sed li malsukcesis, ĉar estis ankoraŭ multege da servemaj, humilaj anĝeloj. Do Lucifero serĉis aliancon kun la unua homparo kaj klarigis al ĝi la sekreton de l’dia potenco, kiu sin kaŝas en la malscio de la anĝeloj kaj sekve de homoj. Se ĉiuj manĝus la fruktojn de la scio-arbo, la dia potenco diafaniĝus kiel nebulo, ĉar ni estus sampotencaj, eĉ pli… justaj. Adamo kaj Evo manĝis la fruktojn kaj vidis multajn malhumanaĵojn, pro kiuj eĉ ili, la senkulpuloj, ekhontis. Per sia fama ĉiopovo la dio povis nek malhelpi, nek forpreni la sciokapablon de la homoj, ili fariĝis prudentaj kaj kreopovaj. Eksciinte la agon, kion do faris la dio pro sia senfina pardonema boneco? Senindulge forpelis li ilin el la paradizo, por ke ili pereu, kaj per sia tuta amo li sufiĉe