Saltu al enhavo

Paĝo:SAT - Kontraŭ Dio!, 1925.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la tegmento, demandis, ĉu tiu ne estas Dio. Plie, iu knabeto (konata al mi) rimarkis foje matene, ke la neĝo, kovrinta ĉion hieraŭ, estas malaperinta; kiam li estis demandinta, kiu forigis la neĝon, oni respondis al li, ke tion faris dio. Baldaŭ post tio estis neĝo, kaj la patrino de l’knabeto invitis iun homon por forbalai la neĝon desur la perono. Fininte sian laboron, ĉi homo estis konfuzita pro la demando de l’knabeto, ĉu li ne estas dio.

Infano tre facile akceptas la ĉion-scion de dio; por ĝi (por la infano) tiu-ĉi ideo signifas nur, ke dio estas iomete pli saĝa ol la ĉion-sciantaj gepatroj. Multe pli da necerteco kaŭzas al infano la instruo pri tio, ke dio estas ĉieestanta, kaj tio povas elvoki demandojn, kiuj ŝajnas tiom amuzigaj al personoj nekomprenantaj ilin. Tiu-ĉi instruo tre facile elvokas ĉe l’infano ideon pri ĉiam observanta okulo kaj pro tio povas kaŭzi malagrablon kaj timon. “Mi ne volas, ke oni min tiel spionu!“ — diris iu knabineto piedfrapante, kiam la patrino estis provinta klarigi al ŝi, ke dio estas ĉiam proksima al ni. Alia infano foje staris, plorante, antaŭ pordo de ĉambro kaj timis eniri dum tie estas Dio.

Ne estas malfacile citi sennombrajn ekzemplojn pruvantajn, kiom groteskajn religiajn ideojn formas al si infanoj; sed por kio? Estas sufiĉe klare, ke malgrandaj infanoj inklinas al animismo samkiel sovaĝulo, ke ili estas certagrade superstiĉemaj, ke ilin forte allogas rakontoj pri ĉio mirakla. Sed tiaj komunaj trajtoj tre varias, dependante de diferantaj temperament-individuecoj… Iu sinjorino asertis, ke en la sepjara aĝo ŝi por ĉiam ĉesis kredi je ĉio supernatura en la Evangelio, kaj mi konas du knabojn, kiuj, ekvidinte, maldelikatan bildon de Kristo paŝanta sur akvo, tuj konvinkiĝis, ke tia fakto neniam povis okazi. Ordinara kaŭzo de nekredo dum la infanaĝo estas nericevo de tuja kontentigo responde al preĝo. La ĉefsignifo de tiaj fruaj elmontroj de la skeptika racio estas tiu, ke la infanoj inklinas ĉi-okaze kaŝi siajn pensojn, timante, ke la proksimuloj rilatos al aliaj herezaj pensoj malsimpatie.

La nunepoka infano ne povas senti tian dependecon de la naturfortoj, kia estas esprimita en la praformoj de religia adoro de religia adoro, sed ankaŭ ĉe ĝi (ĉe l’ infano) ni vidas la saman tendencon personigi la sunon kaj la lunon, la venton kaj pluvon, kaj ĝia amo al fantaziaj fabeloj kaj rakontoj pri diversaj mirakloj montras saman pensmanieron kiel ti-kiu estis kreinta la antikvajn mitologiojn. Kaj pro tio ni opinias, ke mitoj, naturhistorio, fabeloj kaj aliaj fantaziaĵoj prezentas per si tre valoran materialon, kiu kapablas plej forte ekflamigi la imagivon kaj ardigi la koron.

Trad.