Paĝo:SAT - Proletaria Kantaro, 1924.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Detruu ni fratoj palacojn idolon,
Disrompu katenojn, elmontru la volon,
Sufiĉe nin mokis fripona la land’
Popolan suferon dronigu en sang!

Vekiĝis, ribelis la vol’ de l’ popolo
Pro l’ ĝem’ komunuma, pro l’ vok’ Ravaŝola.
El ĝemoj naskiĝis potenca signal’,
Ĝi vokas senĉese al brava batal’.

Amikoj suferas en vasta Rusio,
En bela Parizo kaj en Sibirio.
Martiroj-amikoj nin vokas ĝis nun,
Kaj al perfortuloj jam venas mortpun’.

Sennombre mortfalas en malliberejo.
Ho bela libero, ho ĝusta ideo,
Sennombraj amikoj jam servis al vi.
Pro la vero mortfalis en lukt’ pro l’ soci’.

|}

Oni ripetas la unuan strofon.[1]
El rusa lingvo esperantigis
A. Levandovsky.


46. Marŝo de la laboristoj en Esperanto

Fratoj, antaŭen sen timo
Post kondukanta nin stel’
Kun la esper’ en animo
Al forloganta nin cel’!

  1. Notojn ni ne ricevis. — Eld.