Paĝo:SAT - Proletaria Kantaro, 1924.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Kaj eble ni estos utile
Nur grundo por nova homar’,
Nur kiel minac-profetaĵo
Pri vivo estonta en klar’…

Kaj ni, kiel vi, scias ankaŭ,
Ke baldaŭ el ostoj de ni
Leviĝos venĝanto pli forta
Kaj venĝos al la tirani’.

|}

Trad. N. Nekrasov.[1]
49. Tenu la fortikaĵon!
El angla tradukis D. A. Klaĝin[2]
Kanto de strikantaj anglaj transportistoj “Hold the fort!“

Liberec’ nin kunvenigas,
Laŭtvoĉigas nin;
Manpremante unuiĝu,
Oferante sin.

Ĥoraĵo:
Tenu ni la fortikaĵon
Por la unuiĝ’,
Flank’ ĉe flanko ni batalu
Ĝis trafita venk’!

Kamaradoj, unuiĝo
Flirta kun flagar’
Estas vera plifortiĝo,
Venk’ laboristar’.
Ĥoraĵo.

Vidu kreski la membraron,
Sonas trumpetar’!
Unuiĝo nun triumfos,
For malamikar’!
Ĥoraĵo.

  1. Rim.: Tiu ĉi kanto estis la plej amata de Lenin. La partio „Narodnaja Volja“ (Popola Volo — la vorto „volja“ samtempe signifas „volo“ kaj „libero“) estis unua terorista revolucia partio en Rusio
  2. Melodio ne liverita.