Kiam la patrin’ al mi
Adiaŭis,
:|: Mia tuta famili’
Nin ĉirkaŭis; :|:
“Kien do, bravulo, he!
Vi foriras?
:|: Kio do al ruĝarme’
Vin altiras? :|:
Ĉu vin logis per envi’
Malamikoj?
:|: Fartos bone eĉ sen vi
Bolŝevikoj! :|:
Ĉu vi iras laŭ ordon’?
Ĉu volonte?
:|: Ja pereos sen bezon’
Vi estonte! :|:
La patrino — griza hom’
Pro vi estas.
:|: Por labori en la dom’
Multo restas. :|:
Patra hejmo gardos vin
Sendanĝere.
:|: Geedziĝu kun knabin’
Vi prefere! :|:
Vi ne cedas laŭ dezir’ —
Diablo prenu! —
:|: Pli ni ŝatos post konkir’
La edenon. :|:
Vi feliĉe loĝos kun
La edzino!“ —
:|: Tiam mi kliniĝis nun
Al patrino. :|:
Kaj al tuta diris mi
Familio:
:|: “Ne pri mi bedaŭru vi
Do pro dio! :|:
Se ni estus, kiel vi,
Malsaĝuloj,
:|: Plej mizere sidus ni
En anguloj. :|:
Se nin ĉiujn senzorgem’
Kaptus vante,
:|: Mem ni restus sub la prem’
Por konstante :|:
Ruĝarmeon iras mi
Ne por balo —
:|: Kontraŭ burĝa tirani’
Al batalo! :|: