Furiu, tiranoj, mortigu en rond’,
Tintadu katenoj, sklaviĝu la mond’!
Liberaj ni estas — kun ĉeno sur manoj,
Je hont’, je hont’ al vi, ho tiranoj!
Kaj kvankam malfortaj kliniĝas ĝis ter’,
Malglore subiĝas en ĉiu danĝer’,
Liberaj ne timas la ĉenojn sur manoj —
Je hont’, je hont’ al vi, ho tiranoj!
Je pen’ kondamnita kaj sanga labor’,
Riĉaĵojn pretigas por vi la popol’,
Kaj por ĝin blindigi — jen ĉenoj sur manoj,
Ĉar tim’, ĉar tim’ al vi, ho tiranoj!
La bruta perforto en sanga avid’
Malfortan senpune turmentas kun rid’,
Liberan ne ĉenas katenoj sur manoj,
Je tim’, je tim’ al vi, ho tiranoj!
Kaj kvankam la muroj fortegaj sen lim’,
Vi jam maltrankvilas kaj kreskas la tim’,
Spiriton ne povas vi ĉeni sur manoj,
Je hont’ kaj tim’ al vi, ho tiranoj!
Per sang’ estingata ekbrilas maten’,
Kun fort’ disrompata ekgrincas katen’ —
Kaj falos karceroj, la ĉenoj de l’ manoj,
Je mort’, je mort’ al vi, ho tiranoj!