Paĝo:SAT - Proletaria Kantaro, 1924.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Jen, tra la mond’ iras stranga soldato,
Paŝas antaŭen sen rajdĉeval’,
Kala la man’, vizaĝ’ sen kompato,
Glora, hardita hero’ de l’batal’.
Sen plumaj faskoj, galon’ orita,
Sed sur la ĉapo skulptitan, en kor’,
Martelfalĉilon li montras krucitajn,
Kiel emblemojn de la labor’!
Vivu Lenin![1]
Estas la Ruĝ-armeo,
Kiu marŝas por rekreo
Kaj ekskuas el tranĉeo
Homaron en sklavec’!

Kuŝas ĉenita popol’ malkuraĝa,
Sub de la riĉa sinjoro spron’,
Post la teror’ miljara sovaĝa,
Fine ŝanĝiĝas l’azen’ en leon’,
Furioze ŝiras kronit-suĉulon,
De nabab’[2] prenas ŝtelaĵon da or’,
Kondamnas lin neniam-laborulon
Al pro malsat’ deviga labor’!
Vivu Lenin!
Estas la Ruĝ-armeo ktp.

Vidu, sub ruĝan la flagon alfluas
Tuta proleta amas’ en ord’,
Paŝoj de l’band’ grandega brubruas
Sur la tombejo de l’mondo je mort’.
Mortintoj vane revivi provas;
Ĉu taŭgas lukti do kontraŭ destin’?
Pli ardaj, fortaj sub suno sin movas
Militistaro de Lenin!
Vivu Lenin!
Estas la Ruĝ-armeo ktp.

  1. La ekkrio: Vivu Lenin! ne estas kantata, sed ritme parolata dum paŭzeto de la muziko antaŭ la rekantaĵo.
  2. nababo = riĉa posedanto, parazito.