Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Kaj trompas la pastrar’ malnobla
Por malverema eklezi’, —
:|: Stariĝu ni, popol’ multobla,
Por liberpenso kaj raci’! :|:
Heroa estu la batalo,
Jam multobliĝu nia fort’!
:|: Por alta nia idealo
Ofer’ ne granda estas mort’. :|:
Agemon vekas celkonscio,
Progresas mond’ per nia far’,
:|: La venkon de la Sennacio
Ja garantias Satanar’. :|:
|}
N. Barthelmess.
20. Gejunulara ĵurkanto