Paĝo:SAT - Proletaria Kantaro, 1924.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nian standardon ni levos kuraĝaj,
Kvankam minaca venteg’ furiozas,
Kvankam nin premas nun fortoj sovaĝaj,
Kvankam neniu morgaŭon supozas.
Ĉar tio estas la kant’ de l’ libero,
Sankta standardo de la renaskiĝo,
Estas triumf’ de l’ laboro kaj vero,
Estas aŭror’ de l’ tutmonda fratiĝo.
Marŝu, Varŝavo,[1]
Al lukto brava,
Sanga kaj prava,
Marŝu, Varŝavo!

Nun, kiam mortas pro granda malsato
Laboristaro, dronante en ŝlimo,
Estas hontego al degenerato,
Kiu la morteŝafodon ektimos!
La oferita pro nobla ideo
Restos senfrukta pereo nenia:
Kvankam al multaj minacas pereo,
La estonteco ja estas nur nia!
Marŝu, Varŝavo… ktp.

  1. La sennaciularo kantu la rekantaĵon jene:
    Marŝ’, kamaradoj,
    Pro l’ idealo!
    Al sangbatalo,
    Marŝ’, Kamarado!