Hura!… De l’ reĝoj forigu ni kronojn,
Ĉar la popolo la dornan surhavas;
Kaj ni detruu putrintajn jam tronojn,
Kiuj en sango popola sin lavas.
Venĝon teruran pro la ekspluatoj
Al la suĉantoj de l’ sango — laŭ deco!…
Venĝon teruran al la plutokratoj,
Venu rikolto de la estonteco!…
Marŝu, Varŝavo… ktp.
|
El la pola trad. N. Nekrasov.
22. Kanto de Lodz’a
[1] laboristaro (Lodzjanka)
Alte leviĝu nia standardo,
Florojn ni metu sur la tempi’!
Plenaj de kredo, forto kaj ardo
Al mortbatalo leviĝis ni.
Jen finbatalo pro la libero!
Standardo ruĝa — de fratoj sang’,
Vojo penega — mort’ kaj sufero,
En brusto sentoj — da fajr’ lavang’.
Hej, Lodzanaro! per sangomaro
Falintojn venĝi jam venis hor’!
Kune leviĝu, laboristaro,
Jam pro libero batali hor’!
Kiam nin premas tiaj Ŝajbler’oj[2]
Kaj ĉiu majstro — provokator’,
Kiam policon vokas Gajer’oj
Por malsatantojn peladi for,
Se kun Kaznakow[3] Poznanski[2] premas,
Se vipas kune frost’ kaj malsat’,
- ↑ Lodz — granda urbo teksindustria, 500 000 enloĝantoj (t. n. “pola Manchester“). “Lodzjanka“ estis kantata en 1905 dum revolucio.
- ↑ 2,0 2,1 Ŝajbler k. Poznanski — du tiam plejgravaj lodzaj fabrikposedantoj.
- ↑ Kaznakov — rusa urbestro-policisto, fama pro siaj kruelaĵoj.
|