Paĝo:SAT - Proletaria Kantaro, 1924.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Min kondamnu juĝantaro
Je minej’, Sibir’ terura —
:|: Mi kun fidelec’ subula
Ĉiam penos por la caro. :|:

Disbatante per martelo
La malmolan mineralon,
:|: Pensos mi: el tiu fero
Estos ja hakil’ je caro. :|:

Prenos mi en kolonio
Filineton de Tataro,
:|: Eble el la familio
Estos la Palén’[1] por caro. :|:

Mi traplugos en ĝardeno
De la ter’ malmolan sinon
:|: Kaj mi ĉiujare semos
Nur kanabon, nur la linon :|:

Estos el kanab’ fadeno.
La arĝenta fadenaro
:|: Gloros eble pro posteno
De rubando[2] por la caro. :|:


  1. Palén, generalo rusa, partopreninto de komploto kontraŭ caro Paŭlo (j. 1801).
  2. Caron Paŭlon oni sufokis per rubandoj.