Ĉi tiu paĝo estas provlegita
En ĉi vestoj kaj palacoj
Gaje ni festenas —
Niajn pensojn, konsciencojn
Zorgoj ne venenas.
Sentojn moro ne estingos
Nek ilian varmon;
En infer’ junuloj ĝuas
Tutan vivoĉarmon.
La knabinaj okuletoj
Plenaj de espero
Kaj ne rompos la koretojn
Pleja eĉ sufero.
El buŝetoj ĉarmaj fluas
Kantosonoj ĝoje —
Ne videble, ke suferis
Ili tiomfoje.
Eĉ se iun el anaro
Murdos superforto —
Malgravaĵo, ĉar ja ĉiun
Fine venĝos sorto.
Kamaradoj venĝos morton
De l’ samideano
Kaj sur lian tombon ĵetos
Kapon de l’ tirano.
Ĉenogrinc’, armilsonoro
Vigla jen mazuro;
Je la sonoj kreskas koro,
Ridas la okulo.
Kiam venos tag’ de l’ danco
Niaj kazematoj
Frapos takton de l’ mazuro
Per katen’ je kradoj.