Paĝo:SAT - Proletaria Kantaro, 1924.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Tiel estos vigla, forta,
Ke krevos ĉeneroj
Kaj katenmazuron kantos
Ĉiuj polaj teroj.

Tra la lando flugos sonoj
Kvazaŭ al parado,
Kun mazur’ popol’ ekstaros
Sur la barikado.

Kiam ĉe la viglaj sonoj
Oni rompos muron,
Plej kuraĝaj gvidos tiam
Blankan la mazuron[1].

Malaperos tiam nuboj
Kaj la friponaro,
Tjurmoj, kradoj kaj katenoj,
Sekvantar’ de l’ caro.

Ĉiu sian domon iros
Kaj pro la plezuro
Al infanoj siaj kantos
La katenmazuron!


|}

Ludoviko Waryński.


37. En malliberejo[2]
Kanto de Estonaj politarestitoj
Melodio Estona[3]

Ni sidas post kradoj, en malliberej’
Vidante nur ondojn en mar’;
Sed kuraĝigante nin al Batarej’[4]
Kantadas liberon ondar’.

  1. Blanka mazuro — lasta danco antaŭ mateno.
  2. Verkis Raimond Neitrik, Oktobro 1921
  3. Nericevebla.
  4. “Batarej“ estas nomata Estona centra malliberejo kuŝanta sur bordo de maro en Revalo (Piednoto de Vikifontaro Talino ).