rajn kaj marajn soldatojn. Mi parolos kiel mi devas, konservante la respekton ŝuldatan al mia grado kaj al la loko el kiu mi parolas (brave! aplaŭdojn). Mi povos ne atenti pri la insultoj skribitaj en la imperiestraj, reĝaj kaj ĉefdukaj proklamoj. Ĉar mi parolas el la Campidoglio (Kapitolo) kaj mi reprezentas, en tiu ĉi solena horo, la Popolon kaj la Registaron de Italujo, mi, modesta burĝo, min taksas treege pli nobla ol la ĉefo de la Habsburg-Lorenanoj. (Brave! aplaŭdojn vivegajn).
La mezvaloraj Ŝtathomoj, kiuj kun trosenkonsidera malseriozeco, erarante en ĉiuj iliaj antaŭvidoj, ekfajrigis, en la pasinta julio, tutan Eŭropon kaj eĉ siajn domojn, ekvidante nun la novan kolosan eraron, en la Parlamentoj de Budapesto kaj de Berlino elverŝis sian koleron per brutaj vortoj kontraŭ Italujo kaj ĝia Registaro, kun la celo evidenta sin pardonigi de siaj regatoj ilin ebriigante per kruelaj vidaĵoj de malamo kaj de sango. (Brave!).
La Kanceliero de la germana Imperio diris, ke li enfermas en sia animo, se ne malamon, tamen koleron. Kaj certe li diris la veron: ĉar li rezonis malbone, same kiel oni rezonas dum la atakoj de furiozeco (bonege! oni ridas). Mi ne povus, ankaŭ se mi volus, imiti ilian lingvaĵon. Ia atavisma reveno al la prabarbareco estas pli malfacila por ni, kiuj de ĝi estas dudek jarcentojn pli malproksimaj. (Bravega!).
LA AGO DE KRIMINALA FRENEZECO.
Ni ne atentu la vortojn; ni sekvu la kaŭzojn kaj la faktojn. La fundamenta tezo de la Ŝtathomoj de la Centra Eŭropo konsistas el tiuj du vortoj: perfido kaj surprizo, turnitaj al Italujo, perfido kaj surprizo kontraŭ ĝiaj fidelaj kunliganoj.
Estus facile demandi ĉu rajtas paroli pri kunligo kaj pri respekto al la traktatoj tiu, kiu reprezentante, kun tiom pli malgranda genieco sed kun sama morala indiferenteco, la tradicion de Federiko la Granda kaj de Otono von Bismarck, proklamis, ke neceso ne havas leĝon kaj konsentis, ke lia Lando piedpremu, bruligu, dronigu en fundon de Oceano ĉiujn dokumentojn kaj ĉiujn civilajn kutimojn de la publika internacia juro (aplaŭdojn). Sed tiu ĉi estus tro facila kaj nur antaŭjuĝa argumento. Anstataŭe ni ekzamenu pozitive kaj trankvile ĉu la kunliganoj rajtas sin voki perfiditaj kaj surprizitaj de ni.
Jam de longe estis konataj niaj deziroj, kaj konata ankaŭ estis nia juĝo pri la ago de kriminala frenezeco, per kiu ili malordigis la Mondon kaj senigis la Interligon je la motivo daŭri. La Verda Libro aranĝita de Sidney Sonnino, al kiu estas gloro de mia vivo esti ligata per plena solidareco post tridek jaroj de amikeco, en tiu ĉi grava horo… (tre vivajn aplaŭdojn: kriojn de: Vivu Sonnino!) …la Verda Libro, kiu pli ol kiu ajn alia kajero de diplomatiaj dokumentoj penetris en la vivon, en la konsciencon de l’ Popolo, de decembro ĝis majo, montras la tre longedaŭrajn, penigajn, senutilajn traktadojn. Sed ne estas vere, kiel artifike oni provas kredigi, ke la Ministraro, restariĝinta en novembro, ŝanĝis la direkton de nia internacia politiko. La