Saltu al enhavo

Paĝo:Salandra - La parolado de la Itala Ĉefministro Antono Salandra pri Itala Milito, 1915.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Itala Registaro, kies linio de konduto neniam ŝanĝiĝis (kaj tion mi ĝojas diri por honori la memoron de la glora amiko kaj kolego, kies sola plendo, antaŭ lia morto, estis ke li ne vidis la tagon de la naciaj depostuloj de li fervore deziritan), la Itala Registaro severe juĝis, tuj kiam ĝi ĝin konis, la atakon de Aŭstrio kontraŭ Serbujo kaj antaŭvidis la konsekvencojn ne antaŭviditajn de tiuj, kiuj tiel senkonscience antaŭpensis la agon. Jen estas la pruvo. Mi legos, ĉar estas dokumentoj.

NOVAJ DOKUMENTOJ.

La 25an de julio markizo De San Giuliano (tiam Itala Ministro de la Ekst. Aferoj) telegrafis al Duko D’Avarna, kiel sekvas: « Hodiaŭ ni havas longan triopan interparoladon, la Prezidanto de la Ministraro, Sinjoro Flotow (tiam ambasadoro de Germanujo) kaj mi: tiun interparoladon mi resumas por informo de Via Moŝto kaj por eventuala gvido en Via sintenado. (Egala depeŝo estis sendita al Berlino).

Salandra (prezidanto de l’ Ministraro) kaj mi (Markizo de S. Giuliano), rimarkigis antaŭ ĉio al Ambasadoro, ke Aŭstrio ne rajtis, laŭ la spirito mem de Triopa Interligo, fari diplomatian agon kiel tiu farita ĉe Belgrado, sen antaŭa konsento kun siaj kunliganoj. Efektive, Aŭstrio (daŭrigas ĉiam la telegramo de 25a de julio) pro la formo de la noto kaj pro la postulaĵoj, kiuj, kvankam malmulte efikaj kontraŭ la danĝero serba, estas profunde ofendaj por Serbujo kaj nerekte por Rusujo, klare pruvis, ke ĝi volas naski militon. Tial ni diris al Sinjoro Flotow, ke pro tia agmaniero de Aŭstrio kaj pro la defenda kaj konservuma karaktero de la Triopa Interligo, Italujo ne estas devigata helpi Aŭstrion en la okazo ke, pro tiu ago, ĝi troviĝu poste en milito kontraŭ Rusujo, ĉar kiu ajn eŭropa milito estas en tiu ĉi okazo konsekvenco de ago de ekscito kaj de atako de Aŭstrio. »

Post malmulte, la 27an kaj la 28an de Julio ni per klaraj vortoj prezentis la demandon pri la translaso de la italaj provincoj de Aŭstrio: kaj ni anoncis, ke se oni ne atingus adekvatajn kompensojn (mi legas laŭtekstajn vortojn) “La Triopa estus neripareble rompita„. (tre vivajn aplaŭdojn).

La senpartia historio diros, ke, ĉar Aŭstrio trovis en julio 1913a kaj en oktobro de sama jaro Italujon kontraŭa al siaj intencoj de atako al Serbujo, ĝi provis je la pasinta somero, konsente kun Germanujo, la vojon de la surprizo kaj de la fakto plenumita. La abomena krimo de Serajevo estis ekspluatata kiel preteksto, unu monaton post ĝia okazigo. Tion pruvas la aŭstria rifuzo akcepti la cedemajn proponojn de Serbujo.

NENIU PROMESO DE AŬSTRIO.

Kaj ne eĉ en la momento de la ĝenerala militeksplodo Aŭstrio estus kontentiĝinta de plena akcepto de la ultimato. La 31an de julio 1914a, grafo Berchtold anoncis al nia ambasadoro ke, « se la pacperado povos