Saltu al enhavo

Paĝo:Salandra - La parolado de la Itala Ĉefministro Antono Salandra pri Itala Milito, 1915.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

esti ekzercita, tamen ĝi ne devos interrompigi la militagadon jam komencitan kontraŭ Serbujo ». (Tio estis la pacperado, pri kiu klopodadis Anglujo kaj Italujo). Ĉiuokaze grafo Berchtold ne estis preta akcepti peradon celanta mildigi la kondiĉojn montritajn en la noto aŭstri-hungara, kiuj estus povintaj logike nur esti pligrandigataj je la fino de la milito. Cetere, se Serbujo estus decidinta intertempe, konsenti, senalie, kun la supredirita noto, sin deklarante preta plenumi la kondiĉojn, kiuj estis al ĝi trudataj, « tio ne estus povinta decidigi la Imperiestran kaj Reĝan Registaron ĉesigi la militagadon ».

Kaj ne estas vere, ke Aŭstrio sin devigis, kiel diris la Prezidanto de la Konsilantaro Hungara, ne fari teritoriajn akirojn malprofite de Serbujo, kiu, cetere, akceptante ĉiujn altruditajn kondiĉojn, estus iĝinta vasala Ŝtato. La 30an de julio, ambasadoro el Merey diris al markizo Di San Giuliano la sekvantajn vortojn: « Aŭstrio ne povas fari devigan promeson pri tio, ĉar ĝi ne povas antaŭvidi ĉu dum la daŭro de la milito ĝi ne estos devigata, malgraŭ sia volo, tenadi serbajn teritoriojn ». (Vivajn komentariojn). Kaj la 29an de julio grafo Berchtold komprenigis al markizo D’Avarna, ke « li estus estonta preta preni nenian ŝuldon pri tio, kion li diris al li koncerne la eventualan agadon de Aŭstrio en la okazo de konflikto kun Serbujo ».

KIE ESTAS LA PERFIDO?

Kie estas do la perfido, kie la malboneco, kie la surprizo, se, post naŭ monatoj da vanaj klopodoj por atingi honorindan interkonsenton, kiu rekonos justmezure niajn rajtojn kaj protektos niajn interesojn, ni reprenis nian agadliberecon kaj agis kiel la patruja utilo nin konsilis? Kontraŭe, estas fakto, ke Aŭstrio kaj Germanujo kredis ĝis la lastaj tagoj, ke ili traktas kun ia Italujo malkuraĝa, bruema, sed ne agema, kapabla provi per minacoj ricevi profiton sed ne jam valorigi per armiloj sian bonan rajton: kun ia Italujo, kiun oni povos paralizi elspezante kelkajn milionojn kaj intermetiĝante per nekonfeseblaj artifikoj inter Landanaro kaj Registaro. (Vivegajn aplaŭdojn).

Ŝtatestroj kaj fremdaj ministroj parolis pri Interligo, kies ni oficiale proklamis la rompon post kiam ili efektive estis ĝin rompintaj, parolis kiel pri ia providenco sub kies grandaj flugiloj Italujo vivis tiom da jaroj, disvolviĝis ekonomie kaj teritorie pligrandiĝis. Mi ne neos, estus malsaĝaĵo, la profitojn de la Interligo; profitoj tamen ne nur por unu sed por ĉiuj interligitoj, kaj eble ne pli multaj por ni ol por aliaj. Kial, alimaniere, la Centraj Imperioj ĝin estus volintaj kaj renovigintaj? Ĉu estis ia sentimentalulo, ia amatoro de la Bela Lando kie floras la oranĝarbo, Princo Otono von Bismarck? Kaj ĉu estis eble ĉiutempe karesemaj por ni la Princoj kaj la Registoj de Monarĥio aŭstri-hungara?

Sed helpas koni efektive kaj kun precizeco je datoj kaj faktoj kiel funkciadis la Interligo dum tiuj ĉi lastaj jaroj en sia spirito vera, kaj kiel ĝi