Paĝo:San Millán - Ŝipopereo, 1921.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


Ho, katastrof’! vi vundis min akute,
vi de l’ eterna malĝojec’ motivo.
Same kiel la ŝip’ frapita brute,
mia feliĉo malaperis tute
en la maldolĉa maro de la vivo.

Sed l’anĝeleto al Estaĵ’ Supera
petos ke mi, malgaja senespera,
forlasinte la vivon neutilan,
ĝuu kune kun ŝi la Regnon Brilan
en la eterna vivo, sole vera!