Paĝo:San Millán - Ŝipopereo, 1921.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


La Hom’ adoras ŝin kiel diinon
kaj al ŝi rekte marŝas kun espero
ĉar ŝi promesas, kaj la Homo pensas:
“tio, kion ŝi diras, estas vero”.

La Homo marŝas ja, sed Iluzio
ja marŝas pli rapide, kaj per gesto
al la Hom’ montras senton simpatian
kaj ke plaĉas al ŝi lia ĉeesto.

Ĉu tra bela florar’ antaŭeniras
ĉu tra roka krutaĵo l’ Iluzio;
kaj ofte l’ interspacon ŝi pliigas,
kaj la Hom’ sekvas ŝin kun emocio.

Unue ĉe komenco de la vojo
la Homo, tre konfida kaj malsperta
pensas ke li facile ŝin atingos,
kaj pri sia sukces’ li estas certa.

Poste li dubas; Iluzi’ ŝancelas
pri la pli taŭga voj’ kaj pri la celo;
la sun’ iom post iom mallumiĝas,
kaj kovriĝas per nuboj la ĉielo.

L’ arboj nudiĝas kaj la vento blovas,
regas nokto, malvarmo, regas timo;
jam plu ne povas Iluzio marŝi;
de l’ voj’ de l’Iluzio jen la limo.