Paĝo:San Millán - Tri rakontoj, 1914.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
La domo de la koboldo


Ĉe la komenco de la XIXa jarcento, en vilaĝo proksima al malgranda urbo ekzistis ia domo kiu de neniu estis loĝata ĉar oni diris ke fantomoj aŭ koboldoj en ĝi loĝas.

En tiu epoko la popolamaso estis tre malklera kaj kredema; tial multaj personoj ne dubis pri tio, ke supernaturaj estaĵoj promenas tra la mondo.

La vilaĝanoj kun teruro rigardis la cititan domon, kaj nur malproksime kaj rapide antaŭ ĝi preterpasis.

La posedanto neniam povis konvinki iun pri tia eraro, kaj eble li mem ne kuraĝis eniri sola la domon.

Juna kapitano kiu jam montris sian kuraĝon en kelkaj bataloj, venis kun sia servsoldato loĝi en la urbo, kaj aŭdis paroli pri la terura domo.

Li—homo klera—ridis je la kredemeco kaj malkuraĝo de la simplaj vilaĝanoj, kaj baldaŭ preskaŭ forgesis la domon kaj la koboldojn.