La servsoldato eble ne turnis atenton al tiu afero, ĉar li de sia alveno en la urbon, estis tre priokupata pri la bela vizaĝo de juna kudristino kiu rigardis lin per dolĉaj rigardoj, kaj post mallonge respondis favore liajn amantajn parolojn.
La kapitano estis gaja kaj amuziĝema viro, kaj la kvieta vivado de la trankvila urbo estis tre enuiga; pro tio li trinkis kaj poste drinkis; li ludis kaj poste ludadis. Sekve li perdis. Baldaŭ liaj kalkuloj montris al li grandan deficiton en lia budĝeto, kaj trudis al li malpliigi elspezojn.
Kiam li nur malfacile povis pagi sian apartamenton, tiam la domo de la koboldo venis en lian rememoron, kaj ĉar li supozis ke la posedanto estas preta luigi tre malkare tiun neutilan domon, decidis ĝin lui kiel eble plej baldaŭ. La afero facile estis farita tute laŭ lia deziro, sed kiam li diris al sia servsoldato, sian decidon observis, kun miro, ke la soldato malkontentiĝis.
— Nu—ekdiris la kapitano—ĉu eble vi timas la koboldon?
— Mi ne diras eble; mia kapitano, sed certe mi ĝin timas—respondis la soldato.
—Pro la diablo!—ekkriis la kapitano.—Mi ne povas tion kredi. Soldato kiu timis nek kuglojn nek kuglegojn; kiu kuraĝe atakegis