Saltu al enhavo

Paĝo:Schneeberger - Unua Protestanta Dioservo, 1906.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Preĝo.

Granda Dio, ĉiela patro !

Niajn dankoplenajn korojn ni suprenlevas al Vi, ho Eternulo, nia Dio. En tiu ĉi momento Vi nin kunvenigis en Via ĉeesto kaj ni prezentas al Vi dankon, pro tio ke ni povas kuniĝi tie ĉi, sub Via rigardo, kaj enigi en niajn korojn la admonojn de Via parolo.

Jes, estas grava kaj sankta, kaj grandvalora por ni la tempo, kiun ni tie ĉi pasigas, ĉar vere ĉu por ni estas io pli grandvalora ol nia animo, kaj por tiu ĉi animo kies vivo Vi estas, ĉu estas io pli necesa ol lerni por koni Vin kaj Viajn perfektojn, kaj Viajn promesojn, kaj Viajn kompatemajn projektojn al ni, kaj Vian savon kiu estas nia paco.

Ho ! Ni havu kiel eble plej fortan kaj vivan kredon, tiun kredon, kiu estas vera riprezentanto de aĵoj kiujn oni esperas kaj elmontro de aĵoj, kiujn oni ne vidas.

Sinjoro ! Pligrandigu en ni la kredon kaj ĉar Vi permesas ke ni legas kaj meditas tiun parolon kiu tiel plene montras al ni la esperojn kaj la devojn de la Kristanaro, ebligu ke tiu medito kreskigu la kredan fajreron kiu estas jam nun en niaj koroj. Ke per Via favoro nia kredo fariĝu sufiĉe klera kaj sufiĉe firma por ke ĝi risku nenion meze de la mondo, de ĝiaj eraroj, de ĝiaj malvirtoj ; estu nia kredo enradikigita kaj starigita en Jesuo Kristo, en kiu enteniĝas ĉiuj trezoroj de l’saĝo, de l’vero, de l’savo.

Estu nia kredo fruktodona en agado, agema en karito ; ke tiu kredo transformu nin en novaj kreitaĵoj kaj faru nin kapablaj malavidi la alogojn de la mondo, kaj ĝiajn vantajn aŭ malbonajn tentojn, por ke ni donu nin mem al Vi tute ekskluzive.

Tiam, Sinjoro, ĉar ni estos irintaj tiom almenaŭ, kiom ebligos al nia malforteco sur la vojo al Jesuo, nia perfekta modelo, ni povos tute konfide redoni al Vi niajn animojn, kaj partopreni en ĝojo de tiu eterna regno, de tiu fortike starigita civito, de kiu, ho Eternulo, Dio nia, Vi estas konstruinto kaj leĝodoninto. Amen !