el Italujo kaj vekis la intereson de la knabo por la pentrarto;
Bernhardo de Arnswald ofte invitis lin en la faman „Wartburg“,
kie Frederiko plezure restadis por viziti la belan ĉirkaŭaĵon,
kiu tre ĝojigis lian koron. Oni instruis lin kun de Seebach kaj
de Fritsch, kiuj poste estis universitataj profesoroj. La knabo
bone lernis kaj amis la sciencojn. Granda estis la miro de la
patro, kiam subite Frederiko sciigis lin, ke li volas elekti la
profesion de pentristo. Ĉie kaj ĉiam li nun pentris; ofte oni
trovis lin en la laborejo de la patro. „Li fariĝis artisto sen
grandaj bataloj.“

Pri la vivo kaj la verkoj de Frederiko Preller skribis bonan libron Dro Max Jordan.[1] Krom tio oni trovas bonajn sciigojn pri li en la verko: Hundert Jahre Deutsch-Römischer Landschafts-malerei (Oesterheld & Co., Berlin W.).
Kiam Frederiko estis dekokjara, li komencis vojaĝi, unue en la Rhön, tiam kun siaj gepatroj kaj kelkaj amikoj Italujon,
kie li restis de la jaro 1859 ĝis la jaro 1866. En tiuj ĉi jaroj
- ↑ La libro aperis ĉe „Vereinigte Kunstanstalten, München-Kaufbeuren“.